Post unu semajno pozitive evoluas la klinikaj provoj de Soberana 02

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-15 17:54:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 15 (RHK) Kubaj aŭtoritatuloj de publika sano elstarigis ĉi-lunde la pozitivan evoluon de la unua semajno de la klinikaj provoj de Soberana 02 en Havano.

Dum kunsido de la provinca konsilantaro oni informis ke en 230 konsultejoj de la kuracisto kaj flegistino de la familio, oni havis la ĉeeston de volontuloj super 90% el la kunvokitoj.

Oni ankaŭ informis ke cele al la vakcina procezo, kiam la studoj estus finitaj, oni funde pritaksos la kondiĉojn de ĉiuj vakcinejoj en la urbaj poliklinikoj rilate al kapacitoj, stokejoj kaj konservejoj.

Same oni pritraktis la celon kreskigi la nombron da klinikaj ejoj starigitaj, ĝis nun 48, en lokoj kun tiaj ebloj.

En la nuna etapo oni preparis la vakcinejojn en lernejoj, klinikoj aŭ ejoj de stomatologio kaj rehabilitigo, Avo-domoj kaj aliaj sancentroj.


Fonto: ACN
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up