Kardinalo de Nov-Jorko Timothy Dolan vizitas Kubon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-02-12 09:11:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 12 (RHK) La ĉefepiskopo de Nov-Jorko, kardinalo Timothy Dolan vizitas hodiaŭ la Latinamerikan Lernejon de Medicino (ELAM), projekto kreita en 1999 kaj situanta en la okcidenta parto de Havano.

En tiu lernejo diplomiĝis 29 mil 600 kuracistoj el cento da landoj, inter ili, preskaŭ 200 usonanoj, ĉefe el malriĉaj regionoj.

Invitite de la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel kaj de la konferenco de katolikaj episkopoj de Kubo, Dolan alvenis al la insulo kaj jam vizitis diversajn centrojn ligitajn al la agako de la eklezio, interalie.

La kuba prezidento dialogis kun sia gasto ĉi-foje, samkiel en la pasinteco en 2018 dum vizito al Nov-Jorko.

Dolan oficis kelkajn mesojn en Havano kaj en la orienta urbo Santiago de Kubo, kaj vizitis la preskaŭ tricentan universitaton de Havano, kie li omaĝis la mortrestaĵojn de la pastro kuba Félix Varela, pioniro de la kuba nacieco.

La kuba katolika eklezio pledas por kanonizado de la pastro Varela kaj jam demarŝis laŭ la postuloj ĉe Vatikano por tion entrepreni.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up