Starigi la ekonomian strategion signas la kuban tagordon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-28 10:02:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Díaz-Canel  dum  vizito en la Insulo  de la Junularo.   Foto: Estudios Revolución

Havano, nov 28 (RHK) La ĵusa vizito de la kuba ŝtatestro Miguel Díaz-Canel al la speciala municipo Insulo de Junularo evidentigas ke la kuba tagordo estas signita de la starigo de la sociekonomia strategio.

Ĉi-vendrede la kuba prezidento kune kun la vicprezidento Salvador Valdéz kaj la Ministra Konsilantaro trairis la teritorion por taksi la produktadon de nutraĵoj kaj impulsi la lokan evoluon kaj la produktivan ĉenerigon.

Laŭ raportis la informagentejo Prensa Latina, alia prioritato de la registaro estis konstati  la preparojn atingitajn fronte al la tasko de monordigo enlanda, ligita al la unuigo mona kaj kurza, la ŝanĝo de salajroj kaj prezoj, plus eliminoj de subvencioj kaj senpagecoj netaŭgaj.

Dum la interŝanĝo kun la lokaj aŭtoritatuloj oni reviziis la kvaliton de la servoj kaj la ĉefajn demandojn de la loĝantaro. 

Aparte, Díaz-Canel pritaksis la avancojn de la programo por konstruado de loĝejoj, vizitis lokajn entreprenojn kaj dialogis kun la junaj ĉefroluloj de la batalo kontraŭ la pandemio.

Afliflanke, la ĉefministro, Manuel Marrero vizitis la instalaĵojn kaj infrastrukturon de Longa Insuleto de la Sudo, kie li reviziis la demarŝojn pri la programo de turisma evoluigo.

Siaflanke, la vicprezidento Salvador Valdés vizitis areojn de la agroindustrio kun eksportaj perspektivoj kaj interŝanĝis kun laboristoj de la sektoro de agrobrutaro.

Tiu ĉi estas la naŭa registara laborvizito en la jaro 2020 kaj la unua al la speciala municipo ekde 2018.

Tiuj ĉi vizitoj, kiuj estis interrompitaj de la pandemio,  celas konekti la landajn programojn kun la plenumo de politikoj de loka evoluigo, produktado de nutraĵoj, konstruado de loĝejoj, impulso al turismo kaj fortigo de eksporteblaj varoj: ĉiuj estas prioritatoj de la kuba registaro.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up