Usona eksterteritoria leĝo devigas francojn plenumi rezigno-postulon.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-06-13 09:47:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Laŭ estis sciite ĉi-semajne Usono klopodas altrudi, eksterteritorie, 10 mil milionojn da dolaroj kiel punon al la franca banko BNP kaj postulas ke altranga gvidanto de tiu banko estu devigata forlasi la institucion meze de transatlanta disputo pro tranksakcio de tiu banko kun Kubo, Irano kaj Sudano.
La banko esprimis ke la estro de operacioj Georges Chodron de Courcel emeritiĝos en septembro; li aĝas 64 kaj devus fini sian laborperiodon en la jaro 2016; la banko ne klarigis la motivojn de la anoncita eliro.
Tamen, informoj de la francaj kaj usonaj amaskomunikiloj diris ke la usonaj bankaj regulistoj postulis la eliron de Chodron kaj aliajn gvidantojn  de la banko kiel parto de esploro kiu nuntempe efektiviĝas.
La usonaj premoj estas bazitaj sur, supozate, transakcioj de valutoj de la banko pere de sia oficejo en Nov-Jorko kun klientoj de Kubo, Irano kaj Sudano, kio  perfortas la usonan sieĝon altrudatan de Usono kontraŭ tiuj landoj, speciale Kubo, kies sieĝo daŭras jam pli ol 50 jaroj kaj estas neglektata de la internacia komunumo.
Tiu ĉi kazo furiozigis la francajn aŭtoritatulojn, laŭ raportas la informagentejo AP, spite al tio ke ĉio indikas la fakton ke la banko devos pagi tian sumon aŭ similan.
La sumo estas evidente supera al la malneta interna produkto (PIB) jara de landoj kiel Burkina Faso, Madagaskaro, Mongolio kaj aliaj.
( kun informoj de AP)



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up