Kubo kaj la Eŭropa Unio: intertrakto pri kunlaboro kaj politika dialogo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-08-12 19:57:02

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Estis informite ke Kubo kaj la Eŭropa Unio okazigos la 27-an kaj 28-an de aŭgusto, en Bruselo, la duan intertraktan sesion  kun la celo impulsi kunlaboron kaj politikan dialogon reciprokan.
La unua sesio okazis en Havano la pasintan 29-an kaj 30-an de aprilo, kaj ĝi inkluzivas aspektojn de politika dialogo, kunlaboro kaj komerco.
En tiu sesio, la kubaj kaj eŭropaj aŭtoritatuloj interkonsentis liniagendon pri la procezo de intertraktado kaj interkonsentis ĝeneralan strukturon de la estonta pakto.
La estiĝonta interkonsento reciproka celas esti “platformo por pli bona interkompreniĝo” de la diferencoj kaj por “identigi vojojn al proksimiĝo”, laŭ klarigis fine de tiu unua rekontiĝo la estro de la intertraktoj flanke de la EU, la ĝenerala direktoro por Ameriko de la Eŭropa Servo de Ekstera Agado, Christian Leffler.
Oni antaŭdivas ke la intertraktaj sesioj okazos proksimume ĉiun duan monaton, kaj intertempe, ambaŭ partoj daŭrigos neformalajn kontaktojn pere de retmesaĝoj, video-konferencoj aŭ telefone.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up