Organizoj de la civila socio pledas por haltigi la usonan sieĝon kontraŭ Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-10-16 16:45:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kubaj, regionaj kaj internaciaj organizoj kun sidejo en la insulo ratifis en Havano sian postulon favore al haltigo de la usona sieĝo ekonomia, financa kaj komerca altrudata al la kariba insulo.
La reprezentantoj de tiuj organizoj partoprenis la XI-an forumon de la civita socio pri la temo kaj ili postulis ke la usona prezidento Barack Obama haltigu tiun politikon kontraŭleĝan, maljustan kaj genocidan,  kiu konsistigas unu el la ĉefaj baroj por la sociekonomia evoluo de la lando.
En la fina deklaro de la evento, ili esprimis ke tiu konstanta perforto de la homaj rajtoj de la kubanoj, limigas la aliron al medikamentoj, ekipaĵoj, teknologioj kaj terapeŭtaj kuraciloj el moderna generacio, kiuj mildigas kaj kuracas diversajn malsanojn.
Mabel Ballester López, prezidantino de la kuba asocio de fiziko-motoraj handikapitoj, kiu havas pli ol 76 000 membrojn, avertis pri la konsekvencoj de la neebleco akiri en la usona merkato rulseĝojn, bastonojn aŭ novajn teknologiojn por altigi la vivkvaliton de la handikapitoj.
Pedro Luis Véliz Martínez, direktoro de la nacia konsilantaro de la sciencaj societoj pri sano, denuncis ke nur en la jaro 2013 kaj en tiu ĉi jaro, la damaĝoj provokitaj de tiu politiko en tiom vundebla sektoro atingis la ciferon de 66,5 milionoj da dolaroj.
La pastro Raúl Suárez Ramos, deputito de la nacia parlamento kaj direktoro de la centro Martin Luther King Jr., argumentis ke temas pri klopodo sufoki la  popolon kaj malesperigi ĝin rilate la socian projekton de la insula registaro.
Abelardo Moreno Fernández, vicministro pri eksteraj rilatoj, ratifis la certecon ke ĉi jare la ĝenerala asembleo de UN, la venontan 28-an, aprobos, krom la kutimaj esceptoj, la raporton de Kubo pri la bezono haltigi la sieĝon ekonomian, financan kaj komercan altrudatan de Usono.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up