Sesias en Havano kunsido por starigi strategion regionan kontraŭ ebolo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-10-30 07:41:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kiel estis anoncite en la fina deklaro de la pintkunsido de ALBA-TCP kontraŭ ebolo, okazinta en Havano,  eksesiis en tiu ĉi urbo, la teknika kunsido de fakuloj kaj estraranoj por interŝanĝi spertojn kaj konojn, kaj interkonsenti strategiojn preventajn por alfronti la viruson de ebolo.

Dediĉante minuton de silento por la kuba kunlaboranto Jorge Juan Guerra Rodríguez, forpasinta en Gvineo Konakry,  eksesiis la kunsido en la Kongresa Palaco de Havano.

La kunsidon partoprenas reprezentantoj de ALBA, la bolivara alianco por la popoloj amerikaj, CELAC, la komunumo de latinamerikaj kaj karibiaj ŝtatoj, la OPS, tutamerika organizo pri sano, kaj entute ariĝas reprezentantoj de 30 landoj kun la celo koncentrigi strebojn por haltigi tiun malsanon kiu kontaĝis pli ol 10 141 personoj en ok landoj kaj mortigis almenaŭ 4 922 personoj laŭ raportoj de la monda organizo pri sano (OMS).

Ĉiu lando prezentas siajn planojn por atingi la celon, kaj poste laboros en komisionoj kiuj traktos aparte la diagnozon, traktadon kaj gvadaton epidemiologian; klinikan  mastrumadon  de pacientoj; formadon  kaj kapabligon  kaj socian  komunikadon. Temas pri kvar laborteamoj kiuj prezentos finan dokumenton kiel regionan proponon.

La iniciato de ALBA en la batalo kontraŭ ebolo sukcesis alproksimigi internaciajn organizojn kaj volojn naciajn en etoso kunlabora por alfronti kaj preventi la malsanon kune kun diversaj landon por impulsi programojn rilatajn al kontribuebloj por haltigi la ekspansiadon de la viruso.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up