La membro-landoj de la Bolivara Alianco por la popoloj de nia Ameriko-Traktato de Komerco de la popoloj (ALBA-TCP) okazigos en Havano eksterordinaran pintkunsidon por kunordigi la kunlaboron kontraŭ la epidemio de ebolo, informis la kuba ministerio pri eksteraj rilatoj.
La kunsido okazos la 20-an de oktobro kaj celas kunordigi la regionan kunlaboron por preventi kaj alfronti tiun malsanon.
La pintkunsidon ĉeestos ŝtatestroj kaj prezidentoj samkiel altrangaj reprezentantoj de la membro-landoj, organizo formita de Venezuelo, Kubo, Bolivio, Nikaragvo, Ekvadoro, Dominiko, Sankta Vicento kaj Grenadinoj, Antikvo kaj Barbudo kaj Sankta Lucio.
Ankaŭ partoprenos reprezentantoj de internaciaj organizoj, laŭ oficiala informo, kaj oni difinos la kontribuon komunuman fronte al tiu ĉi grava sanitara defio por preventi kaj eviti la propagadon de tiu malsano al la regiono de Latinameriko kaj Karibio.
Eksterordinara pintkunsido de ALBA-TCP kunlaboros kontraŭ la epidemio de ebolo.

Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Nacia Kampanjo por Duvalenta Buŝa Poliomjelita Vakcinado, en la lasta semajno
- Expocaribe 2025 por integriĝo de la Granda Karibio
- Dekoj da palestinaj virinoj enkarcerigitas en israelaj malliberejoj
- Latinamerikaj registaroj kondamnas usonajn atakojn kontraŭ Irano
- Energia kondamno de Kubo al la usona bombado en Irano