Panamo oficiale invitis Kubon partopreni la Pintkunsidon de La Amerikoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-12-05 22:22:15

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La panama registaro oficiale invitis la prezidenton Raúl Castro partopreni la pintkunsidon de La Amerikoj okazonta en tiu lando la 10-an kaj 11-an de aprilo 2015, estis informite de la panama ministerio pri eksteraj rilatoj. Kubo estas inter la  landoj kiuj ricevis la unuajn invitojn nome de la panama registaro.

 La panama vicprezidento, Luis Miguel Hincapié, “transdonis al la ambasadoroj de Ekvadoro, Salvadoro, Dominika Respubliko, Argentino, Honduro, Paragvajo, Kostariko, Bolivio, Gvatemalo, Kubo kaj Meksiko la invitojn al la kontinenta kunsido.”

En la invitilo, la panama prezidento Juan Carlos Varela esprimas ke la pintkunsido “serĉas iĝi spacon de dialogo por renovigo de la kompromisoj de la landoj de la regiono, celante plian proksimiĝon kaj kunlaboron inter la popoloj de Ameriko”.

Hincapié asertis ke Panamo ne dubas pri  la partopreno de la 35 prezidentoj kunvokitaj, inter ili Raúl Castro kaj la usona prezidento Barack Obama.

Tiu ĉi forumo naskiĝis pro iniciato de Usono en 1994 por diskuti interkonsentajn agojn en la kontinento.

La ĉeesto de Kubo havas la subtenon de ĉiuj latinamerikaj landoj kaj estus la unua fojo ke la insulo partoprenus ekde ties establo. La ebla ĉeesto de Kubo transformiĝis en temon polemikan tial ke Usono kaj Kanado klopodas almeti obstaklojn kaj ĝis nun ne konfirmis la partoprenon.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up