La hispanaj reĝoj estos oficiale akceptita de Miguel Díaz-Canel

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-11-12 08:16:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Bruno Rodríguez, ministro pri eksteraj rilatoj akceptas la hispanajn reĝojn

Havano, 12 nov (RHK) La reĝoj de Hispanio, Felipe la VI-a kaj ties edzino, la reĝino Letizia, renkontiĝos en tiu ĉi urbo kun la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel en la Palaco de la Revolucio.

La reĝoj alvenis lunde vespere kaj partoprenos hodiaŭ en la inaŭguro de la fotografia ekspozicio Hispanio –Kubo, kun vi en la distanco, kiu pritraktas la rilatojn inter ambaŭ landoj, en la Granda Teatro de Havano, Alicia Alonso, kie oni omaĝos la vizitantojn per danca spektaklo.

Laŭ la programo, ili vizitos la historian centron de Havano kaj investos la kuban historiiston Eusebio Leal,  per distingo de la Granda Kruco de la Reĝa kaj elstara hispana ordeno Karlo la III-a.

Ankaŭ vizitos centrojn sciencajn kaj partoprenos aliajn aranĝojn kadre de la festoj por la 500-jara jubileo de Havano. Poste, ili vojaĝos al Santiago de Kubo, oriente de la insulo, kie ili omaĝos la hispanajn soldatojn, mortintaj en la milito hispana-kuba-usona, interalie.

La hispana ambasadoro en Kubo, Juan Fernández, esprimis ke  tiu ĉi vizito portas mesaĝon de rilatnormaliĝo kaj rekupero de korinklinoj, kaj taksis ĝin pozitiva kaj necesa.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up