Raúl Castro akceptis en Havano la aŭstrian prezidenton

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-03-03 06:55:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La aŭstria prezidento Heinz Fischer, kiu plenumas oficialan laborviziton en Kubo, estis akceptita en Havano de Raúl Castro, okaze de la bona stato de la reciprokaj rilatoj kiuj jam fariĝos 70-jaraj.

Dum la renkontiĝo, ambaŭ gvidantoj dialogis pri la iompostioma plifortiĝo de la rilatoj ekonomiaj, komercaj kaj kunlaboraj.

Antaŭe, la vizitanto deponis florbukedon antaŭ la monumento al la nacia heroo de Kubo, José Martí, ĉe la Placo de la Revolucio; krome, la aŭstria prezidento ankaŭ renkontiĝis kun la parlamentestro, Esteban Lazo kaj inaŭguris entreprenistan forumon en la Hotelo Nacional.

La prezidento Fischer agnoskis la vastajn eblecojn por reciproka kunlaboro en branĉoj turisma kaj komerca, kaj emfazis la interesiĝon de Vieno pri tio.

Ĉi-ĵaŭde finiĝos la vizito de Fischer depost prelegi en la Aŭlo de la Havana Universitato pri la rolo de Aŭstrio en la Eŭropa Unio kaj ankaŭ vizitos la Muzeon de la Revolucio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up