Internacia kurso por preventi kaj alfronti la malsanon de ebolo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-02-04 08:07:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Profesiuloj pri sanflegado de Dominika Respubliko, Salvadoro, Paragvajo, Kostariko kaj Kubo partoprenas la unuan internacian kurson por preventado kaj alfronto kontraŭ la malsano pro la viruso de ebolo, sesianta en Havano.

La kurso sesias en la kongresa palaco de Havano, kaj ĝin kunvokis la Tutamerika Federacio de Profesiuloj pri Flegado (FEPPEN), kiun gvidas Kubo ekde 2012-2016, laŭ informis la prezidantino,  magistrino pri Sciencoj, Amada Izquierdo. 

Ŝi esprimis ke la nuna internacia situacio pri la epidemio en Okccidenta Afriko estas konsiderata de la komitato de urĝeco de la internacia sanitara regularo kiel urĝeco de publika sano tre grava, kun realaj eblecoj etendiĝi al aliaj geografiaj areoj.

La kurso efektiviĝos ĝis la sesa de februaro kaj kontribuos prepari grandan nombron da flegistoj kiuj poste povus iĝi faciligantojn en siaj respektivaj landoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up