Reelektita Miguel Díaz-Canel Prezidento de la Respubliko de Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-04-19 18:16:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: ACN

Havano, apr 19  (RHK) Miguel Mario Díaz-Canel Bermúdez estis elektita ĉi-merkrede por sia dua oficperiodo kiel Prezidento de la Respubliko de Kubo dum la Konstitucia Sesio de la Nacia Asembleo de la Popola Povo (ANPP) en ĝia X-a Leĝdona periodo, okazinta en la Kongresa Palaco de Havano.

Kun la favora voĉdono de 97,66 elcentoj de la tuta nombro da deputitoj, kiuj nuntempe konsistigas la Parlamenton, estis ratifita Díaz-Canel Bermúdez, kiu estos akompanata en siaj devoj de Salvador Valdés Mesa, en la posteno de Vicprezidanto de la Respubliko, kun 93,4% de la voĉoj.

Laŭ propono de la prezidanto de la ANPP, Esteban Lazo Hernández, estis interkonsentita, ke ambaŭ gvidantoj, kiam la leĝdona organo kunvenas, okupas sidlokojn en la Prezidanteco.

Konforme al la Konstitucio de la Respubliko, -proklamita en 2019-, la prezidento estas la ŝtatestro kaj povas plenumi ĝis du sinsekvajn oficperiodojn, post kiuj li ne povas plu elektiĝi.

Ĝiaj funkcioj inkluzivas reprezenti la Ŝtaton kaj direkti ĝian ĝeneralan politikon; eldonas prezidantajn dekretojn kaj aliajn dispoziciojn, partoprenas per si mem en la kunvenoj de la Ŝtata Konsilantaro, inter aliaj povoj atribuitaj al ili de la Konstitucio kaj la leĝoj.

Siaflanke, la vicprezidento plenumas la povojn, kiujn la prezidanto delegis aŭ nomumas.

La proponoj por okupi tiujn postenojn havis kiel precedencon larĝan konsultan procezon faritan de la Nacia Kandidatiga Komisiono kun ĉiuj deputitoj, kiuj estis petitaj prezenti siajn proponojn skribe, sen malkaŝi la identecon de la proponinto.

Díaz-Canel Bermúdez estas Elektronika Inĝeniero kaj Majstro pri Administrado, membro ekde 2003 de la Politika Buroo de la Komunista Partio de Kubo (PCC). En 2009 li iĝis Ministro pri Supera Eduko, en 2012 li estis Vicprezidanto de la Konsilio de Ministroj, jaron poste li estis elektita Unua Vicprezidanto de la Ŝtata Konsilio, kaj en 2018 Prezidanto de la Ŝtataj Konsilioj kaj Ministroj.

La 10-an de oktobro 2019, li estis elektita kiel Prezidento de la Respubliko de la sama Parlamento en ĝia IX Leĝdona periodo, kaj dum sia laboro li antaŭenigis la Registara administradsistemon bazitan sur scienco kaj novigado kaj integra laboro kun la teritorioj.

La ankaŭ unua sekretario de la Komunista Partio spertis kiel ŝtatestro la intensiĝon de la ekonomia, komerca kaj financa blokado trudita de Usono, la pandemion de Kovim-19 kaj la ekonomian krizon derivitan de ĝi, kaj ankaŭ malfeliĉajn eventojn kaj naturajn katastrofojn, kiuj  okazis en Kubo en la lastaj jaroj.

Valdés Mesa estis la unua sekretario de la Komunista Partio en la provinco Camagüey, inter 1995 kaj 1999 li okupis la postenon de Ministro de Laboro kaj Socialasekuro, kaj inter 2006 kaj 2013 li funkciis kiel ĝenerala sekretario de la Centralo de Laboristoj  de Kubo.

Li traktis strategiajn temojn kiel agrikulturon, lokan disvolviĝon en proksimaj rilatoj kun kamparanoj kaj laboristoj, kio estas karakterizaĵo de lia labormaniero, li havas vastan sperton en la sindikata vivo de la lando kaj reprezentis Kubon elstare en la internacia sfero.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up