Kunsidas Raúl Castro kun la guberniestro de Bonaero.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-07-22 20:02:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba prezidento Raúl Castro, akceptis en Havano la guberniestron de la argentina provinco Bonaero, sinjoro Daniel Scioli, kiu plenumas oficialan laborviziton en la insulo.

Dum la renkontiĝo ambaŭ gvidantoj esprimis sian kontenton pro la bona stato de la rilatoj inter la du landoj kaj  dialogis pri la potencialoj ekzistantaj por evoluigi la reciprokajn ligojn en la sferoj ekonomia, socia kaj kunlabora.

Ili pritraktis aliajn temojn de regiona kaj internacia intereso, laŭ estis oficiale informita.

Scioli estis akompanata de Rafael Folonier, sekretario pri internaciaj rilatoj, Carlos Peralta, vicsekretario  pri ekonomiaj rilatoj internaciaj, kaj Rafael Perelmiter, ekonomia asesoranto, ili ĉiuj el la provinco Bonaero.

Flanke de Kubo partoprenis Ricardo Cabrisas,  vicprezidanto de la ministra konsilantaro; la ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez kaj la estro de la departemento pri internaciaj rilatoj de la centra komitato de la komunista partio, José Ramón Balaguer.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up