Kubo: nova voĉdono en UN de rezolucio kontraŭ la usona sieĝo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-10-26 11:10:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La ĝenerala asembleo de UN voĉdonos ĉi-marde novan projekton de rezolucio pri la bezono ĉesigi la usonan sieĝon altrudatan al Kubo, en labortago kie atendeblas nova komdamno al tiu  politiko kadre de UN.

La prezenton faros la kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez kaj temas pri la 24-a fojo sinsekve ke oni voĉdonos kontraŭ la sieĝo.

La rezultoj de la lastaj jaroj, la sinteno fiksita de la gvidantoj de la kvin kontinentoj de antaŭ unu monato kaj la rekono, flanke de la usona prezidento mem, Barack Obama, pri tio ke “la embargo (sieĝo) ne plu devos validi”, nuligas kiun ajn dubon pri la sinteno de la internacia komunumo, esprimas la informagentejo Prensa Latina.

Oni ne scias kiamaniere Usono voĉdonos ĉi-foje, tiel ke la laborsesio okazos en scenejo nova, depost la restarigo de la diplomatiaj rilatoj inter Havano kaj Washington la pasintan julion, kvankam la ekonomia, financa kaj komerca sieĝo restas plene altrudata tial ke en 1996 ĝi estis transformita en leĝon de la usona kongreso, kiu estas la sola kompetenta organo por ĝin haltigi en ties ĉefaj aspektoj.

Ekde la jaro 1992, la membro-ŝtatoj de UN senĉese kaj sinsekve postulas la finon de la usona sieĝo kaj ties eksterteritorian leĝaron, kaj ekde 2005 ĉiam minimume 182 landoj voĉdonis kontraŭ ĝi.

Inter la 28-a de septembro kaj la 3-a de oktobro ĉi-jare, la asembleo de UN festis sian 70-jariĝon en ĝenerala forumo kie 47 ŝtatestroj kaj ministroj pledis por ĉesigo de la usona sieĝo, regulo taksata kiel anakronismo, maljustico, obstaklo al evoluo, sensencaĵo, relikvo de la malvarma milito kaj sufokigo kontraŭ la insula popolo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up