En UN la mondo ree esprimos sian rifuzon kontraŭ la usona sieĝo al Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-10-17 10:51:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kubo, Pli bone sen Blokado

Havano, okt 17 (RHK)  La membro de la Politika Buroo de la Komunista Partio, Bruno Rodríguez Parrilla, ministro de Eksterlandaj Rilatoj, anoncis, per sia konto en X, ke la 1-an kaj la 2-an de novembro, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj konsideros la Projekton de Rezolucio pri la neceso ĉesigi la usonan blokadon kontraŭ Kubo.

La ministro certigis, ke Usono ignoras alvokojn forigi senkondiĉe ĉi tiun unuflankan, eksterteritorian kaj genocidan politikon. "Ni havas la rajton vivi sen blokado," li skribis.

Rodríguez Parrilla denuncis, ke ekde 2019, Vaŝingtono eskaladis tiujn unuflankajn trudajn rimedojn al ekstrema, pli malutila, kruela kaj nehoma dimensio.  Ĝi senigas Kubon de la esencaj enspezoj por akiri manĝaĵojn, brulaĵojn, krudaĵojn kaj ekipaĵojn, kaj kaŭzas mankojn, malfacilaĵojn kaj maltrankvilon por kubaj familioj, malkaŝis la mesaĝo publikigita en la socia reto.

Ĝi estas - li diris - amasa, evidenta kaj sistema malobservo de homaj rajtoj.

Je nunaj prezoj, li memoris, ke la amasigitaj damaĝoj de la usona blokado sumiĝas al 159 084 milionoj da dolaroj, kaj en la lasta jaro ili atingis 4 867 milionojn, tio estas 405 milionojn monate.

Li emfazis, ke la restado de Kubo en la arbitra kaj falsa listo de Ŝtataj sponsoroj de terorismo pligravigas tiun ĉi situacion.

Denove la usona Registaro, en sia unuflanka, eksterteritoria kaj genocida politiko, estos izolita fronte al la unuanima aserto de la internacia komunumo, ke Kubo havas la rajton vivi sen blokado, notis la diplomato.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up