Elstaraj negocistoj, eksfunkciuloj kaj registaraj personecoj de Japanio esprimis en Tokio sian solidaremon al Kubo kaj komdamnis la maljustan sieĝon altrudatan de la usona registaro.
Dum renkontiĝo okazinta en la universitato de fremdaj studoj de Tokio, Marcos Rodríguez, kuba ambasadoro en tiu lando, klarigis al la reprezentantoj de gravaj entreprenoj kaj aliaj institucioj japanaj, la evoluon de la aktualiga procezo de la kuba ekonomia modelo kaj la sekvojn de unuflankaj reguloj de Vaŝingtono kontraŭ la insulo.
Laŭ diplomatiaj informfontoj, la japanaj partoprenantoj interesiĝis pri specifaj aspektoj de la ekonomia transformo en Kubo, la aktuala situacio de la lando kaj la stato de la tradiciaj eksportaj sektoroj kiel sukero kaj nikelo.
En la forumo integrita de elstaraj personecoj de la entreprena areo ligitaj al la Ibera duoninsulo, Latinameriko kaj Karibio, oni diskutis ankaŭ pri la ekonomiaj malfacilaĵoj de la insulo kaŭze de la agresema politiko usona kaj la sekvoj de eventuala haltigo de la ekonomia sieĝo.
Japanaj entreprenistoj kontraŭ la usona sieĝo al Kubo.

Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Ĉe UNO-komisiono regas defendo al internacia medicina kunlaboro
- Kuba prezidento vizitas municipojn en la centro kaj oriento de la insulo
- Expocaribe 2025 por integriĝo de la Granda Karibio
- Nacia Kampanjo por Duvalenta Buŝa Poliomjelita Vakcinado, en la lasta semajno
- Energia kondamno de Kubo al la usona bombado en Irano