La ekonomio en la centro de la debato de la jarkunsido de la partia organizaĵo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-12-07 07:51:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ĉiu devas ludi sian rolon kun kuraĝo kaj agemo en la efektivigo de la gvidlinioj de la ekonomia kaj socia politiko de la partio kaj la registaro, esprimis José Ramón Machado, dua sekretario de la komunista partio kaj vicprezidanto de la ŝtata kaj ministra konsilantaro de Kubo, okaze de la jarkunsido de la provinca organo partia en Havano.

Dum la kunsido oni kritike analizis la jarraporton kaj taksis la evoluon de la planitaj agadoj kaj la ankoraŭ pendantaj agadoj por daŭre aktualigi la ekonomian kaj socian modelon en la konstruado de socialismo prospera kaj daŭripova.

Oni multe debatis pri ekonomiaj temoj kiel la produktado kaj komercado de nutraĵoj kaj ties altaj prezoj ligitaj al la oferto kaj mendo, samkiel la malfacilaĵoj en la plenumo de la kontraktoj.

La asambleon ĉeestis la unua vicprezidento Miguel Díaz-Canel,  la vicprezidanto de la ŝtata konsilantaro, Salvador Valdés kaj la membro de la sekretariejo de la centra komitato de la partio, Olga Lidia Tapia, krom aliaj gvidantoj.

Efektiviĝis la elekto de la provinca komitato partia kaj ties ekzekutiva buroo, kiu gvidos por plia periodo kiel unua sekretario Mercedes López Acea.

Dum la fermo alparolis Díaz Canel, kiu esprimis ke, same kiel farite ĝis nun, la partio devas ciam konsultiĝi kun la civitanaro; li emfazis ke la debato klarigis du ĉefajn prioritatojn, unu estas la batalo en la ekonomia scenejo kaj la alia en la ideologia, kaj ambaŭ estas intime ligitaj, tial ke la ekonomia batalo estas sendube markita de la gvidlinioj de la registaro kaj la partio kaj la defendo por la efikeco kaj la ŝtata entrepreno.

“Ni forĝas la ekonomian bazon por kresko kaj evoluo, por oferti pli bonan vivkvaliton al nia civitanaro kaj por konkretigi la konstruon de socialista socio prospera kaj daŭripova kaj ke ĝi igu daŭrigeblaj la konkerojn sociajn de la kuba revolucio”, emfazis la unua vicprezidento.

Li komentis ke la ideologia batalo estas la alia prioritato kaj estas markita de la celoj aprobitaj dum la unua konferenco nacia de la partio. Ĝi okazas en momento ege kompleksa kie kunfluas aspektoj kiel la kontinueco generacia de nia socia projekto kaj la konstantaj klopodoj detrui nian revolucion.

Fronte al al  defioj nunaj kaj estontaj, kiuj ne ĉesos pro la fia klopodo de la malamiko detrui la kuban revolucion, ni devas daŭre defendi ĝian ekziston kaj niajn atingojn, esprimis Díaz-Canel.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up