Aŭtoritatoj kontraŭdrogoj certigas ke Kubo neniam estos uzata kiel vojo por narkot-trafiko

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-04-30 17:57:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La estro de la direkcio kontraŭdrogoj de la ministerio pri internaj aferoj, kolonelo Juan Carlos Poey, asertis ĉi-semajne ke Kubo neniam estos uzata kiel vojo transira de drogoj kaj des malpli por ke narkottrafikantoj ekagu en la insula teritorio.

La funkciulo elstarigis ke la ĉefa tasko de tiu organo estas eviti ke la drogoj influu en la landa strukturo kaj estiĝu organizaĵoj krimaj enlande aŭ ke similaj internaciaj organizaĵoj instaliĝu en la insulo.

Li sciigis ke en la jaro 2015 oni kaptis ĝenerale tra la tuta lando 1266 kg de drogoj kaj 1363 personoj estis disponigitaj al la justicaj instancoj, el ili 44 eksterlandanoj; ĉiuj estis punitaj laŭ la jura punkodo de la insulo. Intter la kaptitaj kargoj estas sikotropoj, medikamentoj kontrolitaj kaj iom malpli da kokaino, krako kaj haŝiŝo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up