La estonteco de Kubo estos de paco kaj prospero, certigas prezidento Díaz-Canel

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-11-13 09:24:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Prezidento  Miguel Díaz-Canel

Havano, nov 13 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel diris ĉi-vendrede, ke la estonteco de nia lando estas de espero, prospero kaj civitana sekureco, karakterizaj fortikaĵoj meze de kompleksa internacia medio.

En radio-televida apero, la prezidento  referencis al la provoj malstabiligi la konstitucian ordon pere  de operacio orkestrita de Usono kontraŭ la antila insulo, surbaze de provokoj planitaj por la venonta tago 15, kiam la lando malfermos siajn landlimojn kaj rekomencos la lernejan jaron.

Ĉi-rilate, la ŝtatestro certigis, ke la ekzemplo de Kubo malkomfortigas tiujn, kiuj kontraŭas ĝin kaj tial ni  atentas  por alfronti ajnan enmiksiĝon en   suvereneco kaj sendependeco.

Díaz-Canel menciis la atingojn, kiuj estas elmontritaj meze de la malfacila situacio kaŭzita de la pandemio de Kovim-19, inter ili la instalo de la bioteknologia planto CIGB-Mariel kun centprocenta kuba kapitalo, kaj ankaŭ la rimedoj por favori la produktadon kaj merkatigon de manĝaĵo kaj komerca plibonigo.

Li ankaŭ aldonis la aplikon de scienco kaj novigado en prioritataj aferoj por la tagordo de la lando, kaj la implikiĝon de advokatoj, fakuloj, akademiuloj kaj sciencistoj en la monitorado kaj evoluo de ekonomiaj programoj.

Li atentigis, ke Kubo estas nacio, kiu defendas projekton de vera socialisma Revolucio, kiu ne estas kaŝa en la povo, kaj emfazis ĝian konstantan renovigon bazitan sur la partopreno de la popolo.

En alia punkto de sia parolado, li apelaciis al la solidareco ofertita al aliaj landoj kaj asertis ke ni estas  socio malfermita al dialogo kaj debato, sed fermita al "la premo,  ĉantaĝo kaj  eksterlanda enmiksiĝo".

"En paco ni atingis la unuajn vakcinojn kaj ni komencos alian etapon de la lerneja jaro la 15-an, kaj trankvile ni reakiros nian ekonomion, trankvile, atentaj kaj sekuraj", finis Diaz-Canel.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up