Placo de Sankta Francisko: juvelo de Havano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-09-30 17:44:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Placo de San Francisko de Asizo    foto: Maritza Gutiérrez

 

popularecon kiel vizitenda promenejo.

 
Unu el la arkitekturaj juveloj de nia lando, la Malgranda Baziliko kaj Monaĥejo Sankta Francisko de Asizo, situas ĉe la samnoma Placo kaj formas tutan emsemblon en la historia centro de la Malnova Havano, deklarita de UNESCO kiel Homara Heredaĵo en la jaro 1982.

 
Mistraktita de la tempo kaj la forgeso, la malgranda baziliko renaskiĝis danke al bonfaraj manoj la 4-an de oktobro de la jaro 1994. La mistika aero de tiu ĉi monaĥejo, tiama domo de franciskanaj monaĥoj, eble ankaŭ la malseka odoro de ĝiaj dujarcentaj muroj, la magio de ĉio kion ĝi sugestas kaj kaŝas, kunformas ekskluzivan etoson en unika urba spaco.

 
En sunsubiro, sub bildo de krucumita Kristo, juvelo de la kolekto de sakrala arto, realiĝas miraklo en mirinda koncerthalo destinita al korusa kaj ĉambra muziko.

 
Ĝiaj majesteco kaj grandiozeco mirindas, ĝia ĉirkaŭaĵo donas al la animo nepriskribeblan ĝuon. En 1579 franciskanaj monaĥoj akiris la terpecon sur kiu dum dekdu jaroj konstruiĝis la tiamaj templo kaj monaĥejo de Sankta Francisko de Asizo.

 
La templo konsekrita en 1739, tuj fariĝis preferata de la havana socio pro la malavareco de ĝiaj spacoj. Depost 1842, kiam la hispana ministerio pri financoj forprenis la posedaĵojn de la klerikaro, komenciĝis por la domo longa periodo de transformoj el kio rezultis malapero de sennombraj valoraĵoj tie konservitaj.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up