Kuba ĉefministro daŭrigas laborprogramon en Sankta Petersburgo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-06-16 09:33:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jun 16 (RHK) Manuel Marrero, Ĉefministro de Kubo, daŭrigas hodiaŭ sian laborprogramon en Sankt-Peterburgo, kie li partoprenas en la XXVI-a Internacia Ekonomia Forumo en tiu urbo, kadre de sia oficiala vizito al Rusio, ĉe la kapo de altnivela delegacio de la insulo.

Per Tvitero, la ĉefministro raportis, ke kiel la unua aktivado de la tago, li interŝanĝis kun Alexander Beglov, guberniestro de Sankt-Peterburgo, pri vastigo de kunlaboraj ligoj inter Kubo kaj tiu urbo, la dua plej grava en la eŭrazia nacio.

En la renkontiĝo, ambaŭ partioj determinis, ke ciferecaj teknologioj, la farmacia industrio, edukado, turismo kaj kulturo estas la sektoroj kun la plej granda potencialo por kunlaboro.

Ĉi-ĵaŭde, ĉe la labortablo dediĉita al ekonomia suvereneco en multpolusa mondo, la kuba registarestro defendis la suverenan disvolviĝon, komprenitan kiel la kapablon de la landoj decidi, por si mem, pri la starigo de siaj propraj vojmapoj la kreskon de siaj ekonomioj por la profito de la popoloj.

Hodiaŭ okazos la plena kunveno de la Sankt-Peterburga Internacia Ekonomia Forumo, kaj paralele la laboro daŭros en rondaj tabloj, ekspozicioj, telekonferencoj kaj prezentadoj.

Marrero estas en Rusio ekde la 6-a de junio, en sia unua oficiala vizito al tiu lando kiel ĉefministro, spegulbildo de la intereso, esprimita de ambaŭ partioj, en realigo de agoj por pligrandigi reciprokajn ekonomiajn kaj komercajn ligojn, kaj kun la landoj de la eŭrazia Ekonomia Unio, kies Kubo estas observanta ŝtato ekde 2020.

Rusio estas la dua komerca partnero de la plej granda el Antiloj je regiona nivelo kaj la kvina je tutmonda nivelo, kun granda potencialo en areoj kiel la esplorado kaj ekspluatado de hidrokarbidoj, energio, precipe renovigeblaj fontoj, turismo, agrikulturo kaj la fera kaj ŝtalindustrio.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up