Esperantologio 2021: defioj por lingvoj kaj komunikado en mondo virtuale kunligita

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-02-02 11:32:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

konferenco ILEI 2021

Sub la aŭspicio de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), oni  alvokas ĉiujn fakulojn, esploristojn kaj aliajn kongresanojn al partopreno en la  43-a Esperantologia Konferenco, kiu  okazos kadre de la Kongreso de 2021 - depende de la cirkonstancoj, aŭ en Belfasto aŭ virtuale. Ĉiuokaze, ĝi pritraktos temon aktualan kaj gravan, kiu ankaŭ tuŝas la formaton de la konferenco mem: “Defioj por lingvoj kaj komunikado en mondo virtuale kunligita"

La konferenca temo rekte rilatas al la nuna situacio de la mondo - t.e., virtualaj versioj de la Universala Kongreso, Esperanto-renkontiĝoj kiuj pli ofte okazas interrete, juna esperantistaro kiu plifortiĝas pro retaj lingvo-kursoj kaj, pli grave, lingvo-uzado kiu ŝanĝiĝas pro la fakto ke distanco ne same gravas kiam temas pri ne-vidalvida komunikado.

Krome, ĉi tiu temo same bonvenigas esploristojn, kiuj analizas ĉeestan komunikadon en mondo ĉiam pli virtuala.

La konferenco okazos en tri partoj: la unua konsistos el dudek-minutaj prezentoj pri referaĵoj ĉirkaŭ la konferenca temo. La dua parto temos pri mallongaj, tri-minutaj prezentoj, surbaze de unu bildo, pri esploroj rilataj al la ĉefa temo aŭ pri Esperantologio pli ĝenerale. La tria parto enhavos rondan tablon, malferman al la partopreno de ĉiuj ĉeestantoj, pri lingvo-uzado, aktivado kaj esplorado dum la kronvirusa pandemio.

Pliajn detalojn vi trovos ĉe la retejo UEA. La limdato por la proponoj estas la 30-a de aprilo 2021.


Fonto: revuoesperanto.org 


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up