Novaj kontraŭkubaj decidoj de la administracio Trump: falsa flago

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-10-05 12:19:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kiel atendite, kadre de la novaj kontraŭkubaj decidoj starigataj de la administracio de Donald Trump en Usono, ili ordonis al 15 kubaj diplomatoj forlasi la usonan territorion, sub la preteksto reagi al supozataj  akustikaj “atakoj” suferitaj de almenaŭ 22 usonaj diplomatoj en Kubo.

La usona ŝtatdepartemento jam elektis la nomojn de tiuj 15 diplomatoj kubaj, sed neniu scias la uzitajn kriteriojn por tia selektado.

Kiel estis avertite de antaŭ iom da tempo, ĉio indikas ke neniu usona inteligencia agentejo sukcesis alporti konkretan pruvon pri la respondeco de Kubo, aŭ de aliulo konkreta, en tiu ĉi dubinda afero, tre verŝajne fabrikita de la usona inteligencia agentejo CIA kiel operaco de falsa flago.

Estas tre interese ke la desegnon de tiu ĉi operaco partoprenis du personecoj malferme perversaj ene de la ultrakonservativa dekstrularo usona, nome, la mafia senatano kubano-usonano Marco Rubio kaj la ĝenerala direktoro de CIA, Michael Richard “Mike” Pompe, intimaj amikoj ekster la okuloj publikaj, kiuj prezentis al la prezidento Trump sian projekton de sekreta operaco.

Verda lumo por operaco sekreta

Kvankam oni priparolis  la projekton dum la administracio de Obama, kiu mem interesiĝis pri evoluigo de la rilatoj inter la du landoj, tiuj planoj estis haltigitaj ĝis la enposteniĝo de Trump.

Kiam la prezidento Trump enposteniĝis, tiam la CIA havis verdan lumon por ekigi la operacon, dum Marco Rubio, en la praktiko iĝis kvazaŭ ekskluziva asesoranto de Trump pri kubaj kaj latinamerikaj temoj, kaj  okupiĝis pri varmigado de la kontraŭkubaj animoj kaj manipulado amaskomunika pri la afero.

Li faris minacon de antaŭ kelkaj tagoj kiam asertis ke “la usona ŝtatdepartemento devus efektivigi sian propran esploron sendepende de la reĝimo de Raúl Castro kaj prezenti raporton al la Kongreso.”

Aldone al tio, li paralele preparis la terenon por amasa forpelado de kubaj diplomatoj, ĉar li deklaris ke “je la lumo de tiuj ĉi damaĝaj atakoj kontraŭ la diplomatoj usonaj en Kubo, estus malforte, neakcepteble kaj indigne ke la usona ŝtatdepartemento permesus al Raúl Castro plu teni multajn agentojn en Usono.” 

Tamen, ili kaŝis dekomence ke multaj el la supozataj damaĝitoj de la “atakoj” sonaj estis parto de enorma kaj varia grupo de oficiroj de diversaj agentejoj de la strukturo de inteligencio usona, kiuj estis antaŭe preparitaj por plenumi konkretajn misiojn ene de Kubo, interalie, esti pretaj iĝi viktimoj antaŭ la amaskomunikiloj, anstataŭ okupiĝi pri spionado, misio por kiu ili estis senditaj al Havano. La operaco postulis tion.

Pli frue ol malfrue la vero montriĝos al la publika lumo

La vero estas ke, je manko de konkretaj kaj publikaj pruvoj, la engaĝiĝo de Mike Pompeo, ĝisosta ultradekstrulo samkiel  Marco Rubio, kaj  spertulo pri inteligenciaj aferoj kiel estro de la CIA, sentigas la fetoron de tiu ĉi suspektinda afero incitita de la amaskomunikiloj kiuj estas implikitaj en la kontraŭkuba milito, celantaj malvarmigi la rilatojn inter Kubo kaj Usono.

Jam en la pasinteco ili ambaŭ kunlaboris malferme en konspiradoj amaskomunikaj kontraŭ Kubo, nome en majo de  2017  antaŭ la Komitato de Inteligencio de la Senato; ankaŭ en junio la 19-an kiam Pompeo malfermis la pordojn de la agentejo CIA por grupo de la hontinda brigado 2506, implikitaj en la murdo de Ernesto Che Guevara en la jaro 1967, interalie , kaj ankaŭ en aŭgusto de tiu ĉi jaro, kiam membroj de la menciita fiaska brigado (kiu ĉefrolis en la milita invado al Kubo en aprilo de 1961) vizitis la prezidenton Trump en la Blanka Domo per la helpo de Marco Rubio kaj Pompeo.

Tiu ĉi speca operaco de falsa flago organizita de la agentejo CIA kaj la ekstrema dekstrularo usona malmulte estis kaŝita, ĉar ĝi estis subtenata kaj manipulata de la implikitaj amaskomunikiloj en la histeria  ideologia milito kontraŭ la kariba insulo. Tamen, falsas la supozataj damaĝoj provokitaj kontraŭ agentoj de CIA sur la tereno. Ankaŭ falsas kaj estas manipuloj la fakton  uzi inventitan malplenumon de la Konvencio de Vieno, flanke de Kubo, por malvarmigi la procezon de alproksimiĝo komencita de Obama kaj Raúl Castro.

Pro tio ke la operacoj de falsa flago estas kaŝitaj kaj uzataj por kapti spionojn, per uzo de agento kiu pozas kiel spiono de la alia flanko, sufiĉas diri ke en tiu ĉi kazo, estis la informagentejo usona AP kiu malkaŝis la malbonintencan ĉeeston de usonaj spionoj en Kubo. Do, la pafo rezultis fiaska tiurilate.

Ĝis nun Kubo nenion deklaris pri tio. La ŝaĝulo atendas kaj ne hastas kiam scias ke la vero, pli frue aŭ malfrue, montriĝos al la lumo.

Por: Percy Alvarado



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up