Novaj decidoj pri financo, prezoj kaj bankoj ekpuŝas la kuban ekonomion

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-07-29 10:29:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jul 29 (RHK) Por impulsi la ekonomion kaj alfronti la mondan krizon provokitan de la Covid-19, la kuba registaro aprobis ĉi-monate strategion sociekonomian, kiun celas funkciigi rapide kaj oportune.

Kiel pruvo pri tiu decido, multaj el la decidoj starigitaj jam ekfunkcias, laŭ informis la prezidento Miguel Díaz-Canel en kunsido de la ministra konsilantaro.

La principoj de la strategio baziĝas sur la centrigita planado, defendo de la nacia produktado kaj malpli da importado, reguligo de la merkato per malrektaj metodoj, komplementeco de la ekonomiaj agantoj, pli da aŭtonomeco por la entreprena mastrumo, instigi konkurencon garantiante la efikan uzon de materiaj kaj financaj rimedoj, ŝparado, kreskigo de efikeco kaj labora motivado.

Meisi Bolaños Weiss, ministrino pri financo kaj prezoj, revuis la agadojn starigotajn por antaŭenpuŝi daŭripovan produktadon el la teritorioj, por socia bonfarto en financa sfero kaj prezoj.

En tiu ĉi agadkampo oni antaŭvidas 11 regulojn en la buĝeta sistemo, laŭ informis la ministrino, ekzemple por fleksebla buĝeto. 

La ministrino klarigis ke oni devas vidi la buĝeton ne nur rilate al kostoj, sed oni devas serĉi la mekanismojn por multobligi la Fondaĵon de Investoj por la ŝtata buĝeto.

Kongrue kun la strategio kaj la plano de evoluigo ĝis 2030 oni desegnis stimulojn fiskajn por vigligi la  ekonomion, kun prioritato al evoluigo de la institucioj de alta teknologio, kaj aliaj ligitaj al agrobruta produktado, fontoj de renovigebla energio kaj aliaj sektoroj implikitaj en la strategiaj aksoj de la plano de ekonomia kaj socia evoluo ĝis 2030, informis la ministrino.

Siaflanke, la Centra Banko de Kubo ellaboris strategiojn fokusitajn al tri ĉefaj politikoj: la mona, ŝanĝa kaj kredita. Tiuj reguloj obeas al la celo evoluigi la sistemon de pagoj kaj stabileco de la financa sistemo, sen kontraŭstaroj inter ili, kaj fokusitaj je mallonga, meza kaj longa tempolimo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up