Novaj decidoj pri la ekonomia ordigo surbaze de la popola volo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-02-11 16:45:34

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Marino Murillo

Havano, feb 11 (RHK) Marino Murillo Jorge, membro de la politika buroo de la komunista partio de Kubo, asertis dum la radiotelevida programo Ronda Tablo, ke “tiuj ĉi unuaj tagoj ratifas la kompleksecon de la ordiga procezo, kiu transigas ĉion, la tutan socion. Mi ne kredas ke iu ajn homo, restu for de la Ordiga Tasko”.

Akompanate de la ministrino de financoj kaj prezoj, Meisi Bolaños, Murillo elstarigis ke la temo de la ekonomia ordigo estis atente observita de la loĝantaro, tial gravas revui ĉion okazintan dum tiuj ĉi unuaj tempoj, interalie, du gravaj momentoj: la tago kiam oni publikigis la anoncon por iniciati la procezon, kaj ses horojn poste la publikigo de de pli ol cent juraj normoj en la oficiala gazeto. Tiuj du momentoj estis je la 10-a de decembro kaj la 1-a de januaro.

Li elstarigis ke tiu ĉi procezo okazis en ekonomia momento tre kompleksa, tre limigita pro la sekvoj de la usona sieĝo, kiu estis akrigita, la Covid-19, la monda ekonomia krizo kaj la limigo de enspezoj en forta valuto al la insulo.

Tamen, li klarigis ke la fokusiĝo socia kaj justa de la kuba Revolucio en tiu ĉi ordiga tasko ne perdiĝas. Li ankaŭ parolis pri pendantaj aferoj, kiuj ankoraŭ ne finiĝis, interalie pri la prezoj, taksado de vundeblaj familioj kaj ricevantoj de la helpa familia sistemo.

Aliaj pendantaj aferoj rilatas al la desegno de tiu ĉi procezo, nome pensioj, specialaj proceduroj de socia sekureco, mastrumo de entreprenoj kaj kooperativoj kun malfavora financa situacio cele al solvoj por ties produktiva ciklo.

fonto: Granma



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up