Ekis nova ondo de la pandemio, asertis ĝenerala direktoro de MOS

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-07-15 12:09:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ĝenevo, jul 15 (RHK) La ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano (MOS), Tedros Adhanom Ghebreyesus, avertis, ke nova ondo de la pandemio Kovim-19 komencas parte pro la disvastiĝo de la varianto Delta.

"Bedaŭrinde ... ni nun estas en la fruaj stadioj de tria ondo", anoncis Ghebreyesus meze de nova kunveno de la Kriza Komitato de MOS pri la malsano.

La disvastiĝo de la Delta-varianto, kune kun la malstreĉiĝo de enfermaj kaj moviĝemaj reguloj kaj la netaŭga uzo de gvidlinioj pri publika sano, pelis la pliiĝon de la nombro da kazoj kaj mortoj en la lastaj semajnoj.

"La varianto Delta nun troviĝas en 111 landoj kaj ni esperas, ke ĝi baldaŭ estos la reganta stamo cirkulanta tutmonde, se ĝi ne estas jam," diris Ghebreyesus.

La pasinta semajno markis la kvaran sinsekvan semajnon de pliigitaj kazoj de Kovim-19. Ankaŭ la mortoj pliiĝas, post 10 semajnoj da konstanta malpliiĝo. Dume la viruso daŭre evoluas, diris la ĝenerala direktoro de OMS.


fonto: Telesur



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up