Ĉefministro parolas pri defioj de kuba kulturo en 2023

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-03-28 13:16:58

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 28 (RHK) La bilanco de la Ministerio pri Kulturo (Mincult) estis farita antaŭtage en la Ŝtata Konsilio, en ĉi tiu ĉefurbo kun la ĉeesto de la Ĉefministro de la Respubliko, Manuel Marrero Cruz, la Vicĉefministrino Inés María Chapman Waugh kaj Alpidio Alonso Grau, estro de la sektoro. En la kunveno diskutis pri la problemoj kaj sukcesoj de la kuba kulturo en 2022 kaj prezentis ideojn kaj proponojn pri kiel riĉigi la kulturan politikon de la nacio kie la ĉefa ricevanto estas la popolo.

Alexis Triana Hernández, direktoro de la komunika centro de  Mincult, levis la bezonon establi hibridan koncepton kiam temas pri programado de agadoj kaj art-literaturaj eventoj.

La komunikado de kulturo devas esti suverena kiam oni konceptas spektaklojn kaj reklamajn afiŝtabulojn per aŭdvidaj kaj sociaj retoj, kio nur eblos se ni metas sciencon kaj novigon por atingi tiujn scenarojn, kie hodiaŭ troviĝas niaj publikoj, atentigis Triana Hernández.

Li komentis, ke ĉi-jare estas atendata la kreado de CrearTV, plurmedia platformo, kiu konservos la loĝantaron ĝisdatigita pri tio, kio okazas en la arto tra la tuta lando en reala tempo.
Alia el la projekcioj por la nuna periodo estos la plifortigo de la Nacia Programo kontraŭ Rasismo kaj Rasa Diskriminacio.

Pri tiu ĉi aspekto, Pedro de la Hoz González, ĵurnalisto kaj prezidanto de la Komisiono José Antonio Aponte, insistis pri la graveco, ke la emancipaj preskriboj de ĉi tiu registara mekanismo estu konataj en la kvartaloj kaj en ĉiu teritorio de la plej granda el Antiloj, kie la alproksimiĝo al la problemo de haŭtokoloro estas transversa al aliaj temoj de socia intereso.

Li atentigis, ke la fino de la monumento Reveno de Aponte estas antaŭvidita en 2023, en la okcidenta provinco Mayabeque.

Agustín Pérez González, direktoro de Kulturaj Programoj de la Mincult, emfazis la rolon de la lernejo kiel la plej grava kultura centro ene de komunumo, kie la laboristoj de tiu organizo povas konsili la laboron de la artinstruistoj kiuj estas en la instruejoj.

Kiel kulmino de la bilanco, Marrero Cruz emfazis la rolon de la Mincult kaj ĉiuj kreintoj de la insularo, pri kiuj li opiniis, ke ili estas ekzemplo de rezisto kaj kuraĝo fronte al senĉesa amaskomunikila milito kontraŭ la nacio.

La registarestro invitis artistojn kaj intelektulojn, kiuj ĉiam metis siajn pensojn kaj agojn je la servo de la popolo, forigi neefikecojn kaj limigojn, kiuj damaĝu la valoran kulturan heredaĵon de Kubo.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up