Post elektoj en Kubo, engaĝiĝo plibonigi la Registaron

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-04-01 11:51:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, apr 1 (RHK) Post la ratifiko de la rezultoj de la naciaj elektoj la 26-an de marto, kiam estis elektitaj 470 deputitoj al la Kuba Parlamento, la gvidantaro de la lando esprimis sian sindevontigon al plibonigo de la Registaro.

La partopreno de ses milionoj 164 mil 876 voĉdonantoj en la elektoj, kio reprezentas 75,87 procentojn de ĝisdatigita registro de ok milionoj 129 mil 321 kubanoj, markis la novaĵsemajnon sur la insulo, kie prezidento Miguel Díaz-Canel ratifis sindevontigon al la popolo kaj ties laborista klaso.

La balotrezultoj estas konsiderataj signo de civitana subteno al la revolucia procezo de la kariba nacio, tial la prezidento atentigis, ke ĝi ankaŭ estas devontigo plibonigi la politikan sistemon, amasajn organizojn kaj ŝtatajn instituciojn.

Antaŭtage, en la CXIII Plena Sesio de la Nacia Konsilio de la Kuba Laborista Sindikato (CTC), la ŝtatestro atentigis, ke la ciferoj atingitaj en la voĉdono devenas de la heroa rezisto de kubanoj, meze de malabundoj kaj  mankoj.

Al tio, estos necese respondi per solvoj, akompano kaj spacoj por pli efike ekzerci partoprenon kaj Popolan Povon, li aldonis.

La formado de la Nacia Asembleo de Popola Povo estas planita por la 19-a de aprilo, kaj ekde tiu momento eklaboros la novaj leĝdonantoj, ĉar inter aliaj respondecoj ili devas elekti la gvidantojn de la Parlamento, la Ŝtatan Konsilantaron kaj la prezidanton kaj vicprezidanton de la Respubliko.

Ili ankaŭ zorgos pri la aprobo de novaj leĝoj kaj pri la kontrolo de la efektivigo de tiuj jam adoptitaj, sed esence, ili devos igi la Parlamenton pli kaj pli  la vivantan bildon de la debatoj de la socio, por antaŭenigi la ŝanĝojn bezonatajn de la nacio.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up