Malliberejo en Guantanamo: honto por Usono

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-06-29 12:52:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kaptitoj ĉe la Mararmea Bazo de Guantánamo. (Bildo: RHC)

De Maria Josefina Arce

Antaŭ pli ol 20 jaroj en sia supozata batalo kontraŭ terorismo, post la atencoj en septembro 2001 kontraŭ la Ĝemelaj Turoj en Novjorko kaj aliaj celoj sur usona grundo, la registaro de tiama prezidento George W. Bush malfermis kaŝmalliberejon en la kontraŭleĝa mararmea bazo en Guantánamo, en orienta Kubo, kiu estas torturcentro kaj ĉiaj ĉikanoj.

Al la kontraŭleĝa okupado dum 120 jaroj de parto de la teritorio de Kubo, kontraŭ la volo de ĝia registaro kaj popolo, aldoniĝis la malfermo de la malliberejo, kiu iĝis tutmonde konata pro la malhomaj praktikoj kontraŭ la homoj tie tenitaj.

En 2011, la mondo estis ŝokita de la pli ol 700 sekretaj raportoj likitaj de la cifereca retejo Wikileaks, kiuj malkaŝis, ke 60% de la malliberigitoj estis kondukitaj al tiu malliberejo sen havi ajnan rilaton al ĝihado, sankta milito.

La dosieroj, de 2002 ĝis 2009 kaj publikigitaj samtempe de la usonaj kaj eŭropaj amaskomunikiloj, registras la pridemandadojn al kiuj estis submetitaj la arestitoj kaj la deliktoj faritaj en la kontraŭleĝa centro.

La plendoj pri la mistraktado de la kaptitoj sekvis unu post la alia tra la jaroj. Kaj kvankam en 2013 la tiama prezidento Barack Obama subskribis ordonon pri ĝia malmuntado, ankoraŭ restas tie proksimume 30 malliberuloj.

En la lastaj horoj denove fortiĝis la peto pri fermo de tiu centro, post kiam UN deklaris, ke ĝia fermo estas prioritata.

Post vizito al la loko, la unua efektivigita, kaj malgraŭ la asertoj tiucele de fakuloj de UN,  Fionnuala Ni Aolain, speciala raportistino pri protekto de homaj rajtoj en la batalo kontraŭ terorismo, kontrolis, ke ĉiuj kaptitoj vivas kun konstanta damaĝo kiel rezulto de sistemaj praktikoj de torturo kaj arbitra aresto.

Deklaro de la specialisto atentigas mankojn en sanservo, neadekvatan aliron al la familio kaj arbitran detenon karakterizitan de konstantaj malobservoj de justaj procesoj.

Preskaŭ 800 arestitoj, supozeble akuzitaj je terorismo, estis tenitaj en tiuj instalaĵoj. Tre malmultaj alfrontis specifajn akuzojn aŭ estis juĝitaj kaj trovitaj kulpaj.

Internaciaj organizaĵoj, iamaj oficistoj kaj usona gazetaro priskribis la malliberejon de la mararmea bazo de Guantánamo, kreita de Bush ekster naciaj kaj internaciaj leĝoj, kiel honto por Usono.

Tiusence la ĵurnalo The Washington Post, en ĉefartikolo, atentigis, ke "ĝia ekzisto elmetas Usonon al akuzoj de hipokriteco rilate homajn rajtojn, kio sugestas, ke la antaŭenigo de libereco kaj demokratio eksterlande fare de la nacio estas cinika preteksto por okupiĝado pri memserva tutmonda intervenismo."

Kubo multfoje postulis la fermon de la arestejo kaj torturo-centro prizorgata de Usono ĉe la mararmea bazo de Guantánamo kaj la redonon de la teritorio malleĝe okupata  al la vera posedanto, la kuba popolo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up