Rusio kaj Kubo vetas por pli solidaj rilatoj en Fihav 2023

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-11-06 16:30:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: RHC

Havano, 6 nov (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel prezidis la malferman ceremonion de la Internacia Foiro de Havano, Fihav 2023, kiu komenciĝis en la foirejo Expocuba.


Kun ĉeesto de reprezentantoj kaj firmaoj el 60 landoj, Ricardo Cabrisas, vicĉefministro kaj ministro pri eksteraj rilatoj kaj fremdaj investoj, invitis la partoprenantojn profiti tiun ĉi plej gravan komercan borson por evoluigi siajn negocojn kaj plifirmigi amikajn kaj kunlaborajn komercajn ligojn.

 

Foto: RHC

La prezidento trairis la pavilonojn de la foirantoj kaj la lasta halto okazis ĉe la pavilono de la Rusa Federacio kie okazis ceremonio bonveniga kaj paroloĵ de la rusa ambasadoro en Havano, kiu konfirmis la volon de sia lando ampleksigi la komercajn kaj ekonomiajn rilatoj en diversaj sektoroj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up