Kubo vetas por turismo ĉe kongreso de Cocal

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-07-07 09:55:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Varadero, jul 7 (RHK) La Ĉefministro de Kubo, Manuel Marrero Cruz, atentigis  en la centra fermaj rimarkoj de la tridek-naŭa Kongreso de la Federacio de Kongresaj Organizaj Entoj de Latin-Ameriko (COCAL), la gravecon  veti por  turismo kiel sektoro, kiu kreas enspezon, kiun la lando bezonas por daŭre plibonigi la vivkondiĉojn de la homoj.

Kubo ne estas sola, kiel asertas la malamikoj de la Revolucio, kaj ĉi tiu evento estas pruvo de tio, diris la registarestro en ĉi tiu banurbo.

En ĉeesto de pli ol 330 profesiaj organizantoj el 20 landoj, Marrero komentis, ke turismo en la plej granda el Antiloj estas administrata sub kompleksaj kondiĉoj kompare kun aliaj cellokoj en la regiono pro sankcioj de la usona registaro; tamen la agado daŭre evoluas kun ĉies klopodo kaj novigo.

Laŭ la ĉefministro, Kubo havas la eblon establi sin kiel celon por eventoturismo, kun 10 internaciaj flughavenoj, hotelaj instalaĵoj kun infrastrukturo kaj trejnita dungitaro, krom la historiaj, heredindaj kaj kulturaj valoroj kiujn la nacio havas.

Pri tio, kio okazis ĉi tiuj tagoj en la suna kaj strando-celloko en Kubo, li emfazis la gravecon de la ekspozicioj, koncentritaj al sukcesaj historioj, novaj teknologioj, merkatado kaj daŭripovo en la agado de profesiaj renkontiĝoj kaj eventoj.

Li urĝigis, ke post ĉi tiu evento la sektoro en la insularo profitu la lernitan; oni devas validigi tiom da sperto kaj scio, li diris en la kunveno, en kiu partoprenis ankaŭ Juan Carlos García Granda, ministro pri turismo.

Marrero Cruz laŭdis, ke la organizado de la renkontiĝo inkluzivis la antaŭkongresan kunsidon de la Forumo de Estontaj Gvidantoj de IMEX COCAL, unika ŝanco por junuloj el diversaj kubaj universitatoj kaj aliaj latin-amerikaj nacioj interŝanĝi kaj lerni pri Kongresa, Konvencio kaj Instigo-turismo.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up