FIHAV 2022 vetas por evoluigo de strategiaj sektoroj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-10-25 07:42:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Antonio Carricarte, prezidanto de la Komerca Ĉambro de Kubo

Havano,  okt 25 (RHK) La 38-a  Havana Internacia Foiro (FIHAV 2022), kiu okazos en novembro, instigos la altiron de provizoj al Kubo por disvolvi agrokomercon, renovigeblajn energifontojn kaj aliajn strategiajn sferoj.

Antonio Carricarte Corona, prezidanto de la Komerca Ĉambro de la Respubliko de Kubo, diris al la gazetaro, ke la kunveno estos oportuna por videbligi la Nacian Disvolvan Planon ĝis 2030 kaj serĉi provizojn por venki la tutmondan loĝistikan krizon derivitan de la pandemio  de Kovim-19 kaj la efikojn de la blokado trudita de la usona registaro.

Li precizigis, ke de la Ĉambro oni vetos ankaŭ por la disvolviĝo de la pogranda kaj detala komerco per ekstera investo, -pro la lastatempa registara decido, kiu faciligas la partoprenon de eksterlandaj kompanioj en ĉi tiuj agadoj-, kaj ankaŭ por la tradiciaj kategorioj de vendoj per sendo aŭ magazenoj en deponejo.

Pri internacia partopreno en la plej granda komerca interŝanĝo de la antila nacio, li raportis, ke ĝis nun preskaŭ 400 eksterlandaj entoj el almenaŭ 60 landoj konfirmis sian ĉeeston, ciferoj ne konkludaj, ĉar aliaj kompanioj ankoraŭ povas registriĝi.

Proksimume 170 kubaj ŝtataj kaj neŝtataj entoj estas registritaj, plejparte eksportantoj, kaj unuafoje  Expocuba, tradicia sidejo de FIHAV, kunigos mikrojn, malgrandajn kaj mezgrandajn entreprenojn kaj ne-agrikulturajn kooperativojn, li diris.

Li esprimis sian konfidon, ke malgraŭ la kompleksaĵoj ĝi estos pozitiva konklavo denove, kiu pruvos la eksportpotencialon de la plej granda el Antiloj en areoj kiel biofarmaciaĵoj.

En la kunteksto de FIHAV 2022, okazos la 5-a Investa Forumo, opcio aprezita por okazigo de duflankaj renkontiĝoj inter kubaj kaj eksterlandaj komercistoj kaj eblaj eksterlandaj investantoj, li diris.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up