La kubaj parlamentanoj alvokas solidaremon kontraŭ la usona blokado al la insulo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-10-10 09:09:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

En eksterordinara sesio, la komisiono pri internaciaj rilatoj de la nacia asembleo alvokas kondamni la usonan blokadon altrudatan de Usono al la kariba insulo.

La alvoko memorigas ke la ekonomia, komerca kaj financa blokado de Usono, ekde ties komenciĝo en oktobro 1960, konsistigas la sistemon de punoj unuflankaj pli maljusta, severa kaj longdaŭra iam ajn aplikita kontraŭ ajna lando.

La parlamentanoj konfirmas ke tiu ĉi sieĝo estas perforto amasa, evidenta kaj konstanta pri la homaj rajtoj de la kuba popolo kaj ĉefa obstaklo por evoluigi la insulan ekonomion, kaj same por la starigo de la nacia plano de ekonomia kaj socia evoluo, la Tagordo 2030 kaj ties celoj por daŭripova evoluo.

La alvoko priskribas la milionajn perdojn kaj suferojn provokitajn al la kuba civitanaro kaj konfirmas ke ĝi daŭre metas novajn obstaklojn al la jam limigitaj eblecoj de la entreprenistoj por komerci kaj investi en Kubo, aplikante aldonajn limigojn al la usonaj civitanoj por vojaĝi al Kubo kaj limigante la monhelpojn inter la familianoj de Usono al Kubo.

La parlamentanoj rifuzas ĉiaspecan politikon kontraŭan al la principoj de la internacia juro kaj la Ĉarto de UN kaj al la proklamo de Latinameriko kaj Karibio kiel paca zono.

Kondamnas la politikon de komerca, financa kaj ekonomia blokado de Usono kontraŭ Kubo kaj invitas la usonan kongreson atenti la senton de la plimulto de vastaj sektoroj de la usona socio, kiu pledas por ĉesigi tiun politikon ankilozan.

Alvokas la parlamentanojn de la mondo fortigi la internacian postulon ĉesigi tiun politikon kiu agresas la kuban popolon kaj alvokas la parlamentanojn de la mondo sin esprimi, stimuli kaj apogi siajn ministeriojn pri eksteraj rilatoj subteni la projekton de rezolucio kuba nomata “Bezonoj ĉesigi la ekonomian, financan kaj komercan blokadon altrudatan de Usono”, kiu estos prezentita denove en la Ĝenerala Asembleo de UN la 6-an de novembro 2019.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up