Partoprenos Kubo en plenkunsido virtuala de la Cepal.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-08-03 12:50:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kubo partoprenos laŭ sia kondiĉo de portempa prezidanto de la ekonomika komisiono por Latinameriko kaj Karibio (CEPAL) en la 35-a sesio de la Plena Komitato de tiu ĉi organizaĵo.

Laŭ raportis la gazeto Granma, la kunsido sesios virtuale morgaŭ inter la 11.00 kaj la 13.00 horoj laŭ loka tempo.

La ĉefa celo de la kunsido estas interkonsenti kun la membro-ŝtatoj, la elekton de la venonta lando de la regiono, kiu ekprezidos portempe la komisionon en ties 38-a laborperiodo.

Kubo havis tiun ĉi postenon de majo 2018, kiam okazis la 37-a laborperiodo de la komisiono.

Dum tiuj ĉi du jaroj, Kubo reprezentis la latinamerikajn kaj karibajn landojn en pluraj forumoj kaj internaciaj kunsidoj, gvidis ties ĉefajn kunsidojn; kaj ankaŭ impulsis konkretajn agojn por daŭrigebla evoluigo en la regiono.

En tiu ĉi kunsido, la ministro pri ekstera komerco kaj fremdaj investoj de Kubo,(MINCEX) Rodrigo Malmierca, prezentos la ĉefajn rezultojn kaj spertojn de la lando dum sia mandato.

Ankaŭ prezentos la vizion de la insulo pri la obstakloj kaj defioj, alfrontendaj de la regiono, kreskiĝintaj pro la negativaj sekvoj de la nuna pandemio, survoje al daŭripova evoluo kaj pli prosperaj socioj, justaj kaj egalecaj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up