Anoncita virtuala agotago kontraŭ usona blokado de Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-02-17 08:43:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 17 (RHK) Novan virtualan agotagon kontraŭ la usona blokado gastigos Kubon ĉi-ĵaŭde kun la intenco denunci la negativajn efikojn al la familio de la kariba nacio.

La Kuba Instituto de Amikeco kun la Popoloj (ICAP) alvokis, ke la tradicia spaco Solidareco kontraŭ Blokado estu sekvata per siaj kontoj @Siempreconcuba, en la sociaj retoj Facebook kaj Jutubo, kiu malfermas novan formaton je la 09:00 laŭ loka tempo.

La interŝanĝon partoprenos Patricia Ares, doktorino pri Psikologiaj Sciencoj, kiu estis parto de la redakta komisiono por la projekto de la nova Familia Kodo, kiu trapasas procezon de popola konsultiĝo ĝis la 30-a de aprilo.

Laŭ propono de la sekvantoj de Icap, aperis ankaŭ interaga spaco per la profilo @Siempreconcuba ĉe Tvitero, kiu hodiaŭ je la 21:00 laŭ la loka tempo proponos daŭrigi la debaton pri la temo.

Plurfoje, kuba ministro pri eksteraj aferoj Bruno Rodríguez denuncis, ke la nunaj rimedoj de Vaŝingtono kontraŭ Havano tuŝas la loĝantojn de la lando malhelpante la regulan kaj institucian fluon de monsendaĵoj, malhelpante la procezon de familia reunuiĝo kaj donante pezajn batojn al la privata sektoro en la nacio.

"Neniu restu indiferenta pri genocida politiko celanta kaŭzi malsaton kaj malesperon al tuta popolo (...) La tutmonda krio estas klara kaj unuanima: #RemoveTheBlockade", skribis lastatempe la ministro en sia Tviter-konto de la socia reto.

Tiu ĉi alvoko aldoniĝas al la signoj de solidareco, kiujn ĉiutage multigas amikoj kaj samlandanoj loĝantaj eksterlande kontraŭ la ekonomia, komerca kaj financa sieĝo trudita de la norda nacio.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up