Ĝenerala Sekretario de la Itala Komunista Partio, Marco Rizzo dankas la kuban solidarecon spite al la usona sieĝo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-25 19:50:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Marco Rizzo, ĝenerala sekretario de la itala komunista partio   Foto / Unidad y Solidaridad

La ĝenerala sekretario de la  Itala Komunista Partio,  Marco Rizzo, dum ekskluziva intervjuo al Radio Havano Kubo dankis al la insula popolo pro la solidareco, spite al la usona blokado.

Same, Rizzo sendis koran saluton al ĉiuj aŭskultantoj de tiu ĉi internacia radiostacio.

RHK:La Itala Komunista Partio havas longan kaj riĉan tradicion pli ol centjaran. Ĝi sukcesis travivi malfacilajn periodojn, du mondmilitojn, rompiĝojn, ktp. Laŭlonge de tiu vojo, ni alvenas al la jaro 2021 travivinte unu jaron de pandemio, kun tutgloba krizo, kiu, laŭ la spertuloj, iras preter la ekonomia kaj sanitara krizo, ĉar inkluzivas la primedian krizon.

Meze de tiu ĉi kunteksto, kiuj estas la ĉefaj defioj nuntempaj por la italaj komunistoj?

MR:La defio por la italaj komunistoj estas montri la sencon de la kolektiva socio rilate al la individua socio. La tuta afero mem pri la pandemio, la ekonomia krizo, la sana krizo montras al ni, ke socioj konstruitaj laŭ la kolektiva ideo estas multe pli fortaj ol tiuj konstruitaj laŭ la individua hipotezo. Ĉi tio estas fakto. La fundamenta afero pri publika sano estas la afero, laŭ kiu, tiu lando, kiu havas publikan sanon, publika sano kiu funkcias, fariĝas strategie pli forta ol alia, kiu ne havas ĝin. Tiel la socialisma ideo, la ideo de socio bazita sur la kolektiveco montras ĝian plenan validecon en tio ĉi.

RHK: Kubo entreprenis strategion fronte al Kovim-19, kiu ebligis  savi homajn vivojn. Tiu strategio sin bazas  en komuna laboro inter registaro kaj sciencistoj, kies rezulto estas la  evoluigo de kvar vakcinaj kandidatoj. Cetere, Kubo  sendas kuracistojn al pluraj landoj, kiuj petas helpon por batali kontraŭ la pandemio.

Kiel vi pritaksas la fakton ke,  kuba kuracistoj de la internaciista brigado Henry Reeve, por la unua fojo, iris al evoluinta eŭropa lando, kiel Italio, por doni sian solidaremon al la itala popolo?

MR: Ĝi impresis min kiel malgranda lando, tiom malproksima kiel Kubo, kiu estis submetita al tia kruelega blokado dum pli ol sesdek jaroj, eksportis solidarecon.

Usono eksportas militon al la tuta mondo, havas militajn bazojn en ĉiuj anguloj de la mondo kaj trudas reĝimon de totala blokado al la malgranda insulo de Kubo.

Kubo sendas al Italio en malfacila periodo multajn kuracistojn, flegistinojn, kiuj oferas helpon al nia lando, moderna, sepa aŭ oka tutmonda potenco, kiun la malgranda insulo helpas. Ankaŭ tio ĉi estas signo de la supereco de socialismo super kapitalismo. Mi devas ankaŭ diri, ke en Italio, en la itala publika opinio ekestis pli granda atento al Kubo, al la kuba Revolucio.

Kiel vi scias, Italio estas lando, kie kontraŭkomunisma ostracismo estas forta, enradikiĝinta, sed tiu ĉi iniciato de la Brigado Internaciista Henry Reeve  ŝanĝis la percepton de sufiĉe granda parto de la itala publika opinio.

RHK: Dum tiuj ĉi tagoj tra diversaj mondopartoj organiziĝas kaj efektiviĝas mobilizoj kontraŭ la politiko de ekonomia, financa kaj komerca sieĝo trudata de Usono al Kubo. 

Kiu estas la  rolo de la italaj komunistoj en tiuj ĉi agadoj? 

MR: Ni agadas laŭ duobla akso: la unua afero estas la internacia solidareco, aktiva solidareco, lukto, kiun ni faras kun la kuba popolo, kun la kuba Revolucio, kaj tio estas nepra afero.

La dua afero, kiun ni faras, estas klopodi por klarigi al la itala publika opinio, do klarigi kiel eble plej objektive, neŭtrale, pri lando, kiu nur volas sian propran sendependecon kaj kiu pagas ĉi tiun sendependecon kontraŭ sankcioj de sesdek jaroj, la blokado, kiu estas vera atako el ekonomia, financa kaj komerca vidpunkto, fare de Usono.

Ni klopodas plivastigi en la konscio de la itala publika opinio la kialojn de ĉi tiu tre grava maljusto, kiun Kubo suferas kaj kompreneble ni ne faras tion per ruĝa flago al la vento, ni faras tion per rezonado, provante klarigi aferojn eĉ al tiuj, kiuj ne estas komunistoj.

Se ni limigus solidarecon kaj informadon pri Kubo nur al komunistoj ... nu, nun nia bonega ideo en Italio reduktiĝis al ne multaj homoj, kaj tial nia problemo pri solidareco estas klarigi la kialojn de Kubo al tiuj, kiuj ne estas komunistoj.
RHK:  La kuba komunista partio ankaŭ havas longjaran historion de bataloj por la suvereneco kaj sendependeco de nia lando. Hodiaŭ ĝi sin preparas por okazigi sian VIII-an kongreson.

Kiu estus via mesaĝo al la kubaj komunistoj okaze de sia plej grava evento okazonta venontaprile?

Al la kubaj komunistoj ni dirus ke ni estas nanoj sidantaj sur la ŝultroj de gigantoj: la kamaradoj de la Kuba Komunisma Partio faris la Revolucion kaj ni ne sukcesis fari revolucion, ni ne povas instrui ion al tiuj, kiuj sukcese faris la Revolucion.

Ni povas alporti nian solidarecon, ni povas disvastigi la kialojn pri elekto, pri strategia ideo por ŝanĝi la mondon, pri justeco, pri socia solidareco, kiun oni povas havi nur pere de socialismo.

La fakto, ke Kubo, kvankam malgranda kaj sieĝita, sukcesas sin teni kontraŭ la imperiisma potenco de la mondo, Usono, estas bonega helpo, bonega ekzemplo. Ni vidas, ke ĉi tiu ekzemplo havas grandan forton en Latinameriko, sed ankaŭ por la komunistoj tra la tuta mondo kaj por tiuj popoloj, kiuj batalas por sia sendependeco,  kiuj volas resti aŭtonomaj kaj sendependaj de imperiismo. Vivu la kuba Revolucio! Vivu Fidel! Vivu Kubo socialista!


Noto: Tiu ĉi intervjuo estis farita Vasape kun la helpo de la itala esperantisto Pietro Focchi en la traduklaboro itala-esperanta.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up