Kubaj aŭtoritatuloj dankas solidarecon kontraŭ la usona sieĝo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-11-02 17:22:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 2 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, dankis ĉi-merkredon en sia tvitera konto, ke latin-amerikaj kaj karibaj politikistoj petis la usonan prezidenton ĉesigi la blokadon sur la insulo.

La eminentulo aldonis en sia mesaĝo, ke ĉi tiu solidara ago konsistigas pruvon  de amikeco kaj honesteco, kiu movas la kuban popolon.

Siaflanke ankaŭ la ministro pri eksteraj aferoj de la kariba lando, Bruno Rodríguez, esprimis sian dankon en tiu socia reto al la subskribintoj de la letero, inter kiuj troviĝas eksprezidentoj Dilma Rousseff, el Brazilo, kaj Juan Manuel Santos kaj Ernesto Samper, el Kolombio.

La latin-amerikaj kaj karibaj politikistoj petis en sia letero, ke la loĝanto de la Blanka Domo konsideru la situacion, kiun miloj da kubanoj spertas, kaj faru ĉion necesan por ĉesigi la limigojn, kiuj tuŝas la plej vundeblajn homojn.

La teksto fariĝas publika kiam la Ĝenerala Asembleo de UN diskutas la projekton de rezolucio prezentita de Kubo pri la neceso ĉesigi la blokadon. Tiun ĉi rezolucion ricevis la plejmultan subtenon de la landoj de la mondo dum la lastaj 30 jaroj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up