Dankas Maduro subtenon iranan spite minacojn de Vaŝingtono

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-05-21 08:24:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Nicolás Maduro, prezidento de Venezuelo

Karakaso, maj 21 (RHK) La prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, dankis la subtenon de Irano pro la sendo de ŝipoj kun benzino al sia lando, meze de la minacoj de Usono.

 “Ni pretas por ĉio kiam ajn”, asertis Maduro, responde al la minacoj de Usono malebligi la alvenon de ŝipoj de Irano kun benzino kaj aliaj produktoj petrolaj al Venezuelo, raportis HispanTV.

La venezuela ŝtatestro asertis ke la iranaj ŝipoj estus garditaj de la armitaj fortoj post eniri la ekonomian zonon ekskluzivan de la sudamerika lando.

Siaflanke la venezuela ministro de defendo, Vladimir Padrino López informis ke li estas en kontakto kun Irano por kunordigi la alvenon de petrolŝipoj al Venezuelo en momentoj de fortaj streĉiĝoj inter Vaŝingtono kaj Teherano.

Kelkaj raportoj asertas ke Usono sendis kelkajn militŝipojn en la regiono de la Kariba Maro kun la celo malebligi ke la iranaj ŝipoj alvenu al Venezuelo.

La iranaj aŭtoritatuloj defendas sian rajtojn komerci kun aliancitaj landoj kaj avertas ke la islama respubliko respondos firme kiun ajn atakon al siaj petrolŝipoj en internaciaj akvoj.

Venezuela suferas mankon de brulaĵoj post kiam la usona departemento de trezono punis jam de antaŭ unu jaro la ŝtatan kompanion de petroloj de Venezuelo (PDVSA) kiel decido por puŝi eliron de la prezidento Maduro.

La nova usona aventurismo provokis ondon da komdamnoj jen nacie kiel internacie. Dume, multaj landoj sendas kontribuojn al Latinameriko por batali kontraŭ la pandemio de la nova kronviruso, Usono sendas militŝipojn por agresi Venezuelon.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up