Esploro konfirmas perversan operacion de sociaj retoj lanĉita de eksterlande kontraŭ Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-07-13 12:28:02

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La fama hispana analizisto Julián Macías Tovar detale ekzamenis la intensan kampanjon artikitan sur ciferecaj sociaj retoj kontraŭ la Kuba Revolucio en la lastaj tagoj.

Ĝi estis lanĉita de eksterlando kaj havis kiel referencon la argentinanon Agustín Antonelli, politikan dekstrulan funkciigiston, kiu partoprenis plurajn operaciojn kontraŭ la maldekstraj procezoj en Latin-Ameriko.

La operacio intense uzis robotojn, algoritmojn kaj kontojn ĵus kreitajn por la okazo, por krei refren-koruson de la mesaĝoj elsenditaj de la referencoj de la manipula kampanjo.

La unua konto, kiu uzis la HT #SOSCuba rilate al la situacio de Kovim-19 en la lando, estis unu lokita en Hispanio. Ĝi afiŝis pli ol mil tuitojn kaj la 10-an kaj la 11-an de julio, kun aŭtomatigo de 5 retuitoj je sekundo.

La esploristo indikas kiel unu el la referencoj de la operacio la argentinanon Agustín Antonetti, kiu estas parto de la dekstrula Fondaĵo Libereco. Antonetti partoprenis aktive en la kampanjoj de trompoj kaj ´bots´ en sociaj retoj kontraŭ maldekstraj procezoj en Latin-Ameriko, inter ili kontraŭ tiu de la bolivia Evo Morales kaj la meksikano Andrés Manuel López Obrador, kiel malkaŝis antaŭaj esploroj, surbaze de la punoj aplikitaj de Facebook  al multaj kontoj pro politikaj operacioj en la retoj.

Tovar atentigas en sia zorgema enketo, ke kampanjoj estis faritaj por ke artistoj partoprenu per tuito kun HT #SOSCuba, pro mortoj de Kovim-19 kaj manko de kuracaj rimedoj. Por tio oni lanĉis tuiton, kiu ricevis pli ol 1.100 respondojn.

Unu okulfrapa afero estas, ke se vi analizas tiujn respondojn, preskaŭ ĉiuj devenas de nove kreitaj kontoj aŭ havas ne pli ol unu jaron. Pli ol 1 500 kontoj el kiuj partoprenis la operacion per la etikedo #SOSCuba estis kreitaj inter la 10-a kaj 11-a de julio.

La internaciaj amaskomunikiloj poste okupiĝis pri videbligo de la kampanjo kun la artistoj.

Dimanĉe, la 11-an de julio, kun centmiloj da tuitoj kaj la partopreno de multaj artistaj kontoj, la etikedo fariĝis tutmonda tendenco kaj en pluraj landoj, en la momento kiam okazis  la unua manifestacio en San Antonio de Los Baños diskonigita el Usono  per la konto de la nomita Yusnaby kun miloj da RToj.

Kiel Tovar atentigas: "Kurioze Yusnaby (Usona Mararmeo) estas la konto, kiu plej multe venas en miaj fadenoj, ĉar ĝi estas unu el la ŝablonoj de aŭtomataj falsaj kontoj, kiuj disvastigas falsaĵojn kaj malamajn kampanjojn. Se vi serĉas mian @ + Yusnaby vi trovos senfinajn nombrojn ".

Alia tre videbla elemento de la operacio estas la amasa uzo de registraj kontoj, kun matricoj tre oftaj en aliaj internaciaj kampanjoj kiel la puĉo en Bolivio, aŭ la aktiva ĉeesto de laŭtparolistoj de la latinamerika dekstrularo kiel Tertsch, Cabal kaj Tuto Quiroga.

Tovar ankaŭ denuncas la uzon de manipulitaj bildoj aŭ eventoj en aliaj landoj kaj la artikumadon de la ret-operacio kun diversaj dekstraj amaskomunikiloj en la kon

tinento.

La enketo konfirmas la plendon de la kubaj aŭtoritatoj, ke ĝi estas kunordigita operacio en la cifereca publika spaco, al kiu "konsiderindaj rimedoj estas dediĉitaj, ĝi ne estas io improvizita. Ĝi estas io tre bone projektita, strukturoj kaj agentejoj de Usono. Kun laboratorioj dediĉitaj  krei ĉi tiujn kondiĉojn kaj atingi siajn celojn ”.

Vidu la tutan fadenon de tiu ĉi detala esploro ĉe:

https://twitter.com/JulianMaciasT/status/1414681678539378691


fonto: Cubadebate



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up