Kubo denuncas operacion kontraŭ siaj infanoj financitan de Usono

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-03 12:22:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ekrano-kapto de la nacia televida novaĵservo

Havano, apr 3 (RHK) La nacia televido denuncis novan agreson organizitan de personoj je la servo de Usono kies celo estas la infanaro.

Laŭ raporto de la nacia novaĵservo, la kontraŭrevoluciulo Luis Manuel Otero Alcántara,  misfamigita pro simuli malsatstrikon kiel parto de la farso de San Isidrdo kaj pro denigrado kontraŭ la naciaj simboloj, planis por tiu ĉi dimanĉo okazigi aranĝon kun la celo manipuli la kuban infanaron.

Tia aranĝo koincidus kun la celebroj en la insulo de la 60-a datreveno de la organizo de pioniroj José Martí, kiu arigas infanojn ĝis 15 jaroj, tio estas, grava datreveno por Kubo.

Laŭ la televida raporto,  Otero Alcántara kreis en la havana kvartalo de San Isidro ekspozicion per bildoj de bombonoj kaj aliaj tiaspecaj porinfanaj dolĉaĵoj. Lia celo estus klarigi  al la infanoj ke ili ne povas tion manĝi pro malbona mastrumo de la registaro, kaj poste, kiel magiaĵo, aperus la bombonoj kaj li distribuos ilin al la infanoj.

La informfonto sciigis ke tiu ulo, kiu asertis neniam ricevi monon nek ordonojn de eksterlande, havas kontrakton kun la nomata Instituto Nacia Demokrata de Usono, subkontraktisto de organizaĵoj konataj pro la subvenciado de subfosaj agoj en Kubo.

La televida ĵurnalo montris bildojn kaj dialogojn inter la menciita Otero kaj la estrino de tiu organizo, kiu laŭ la subskribita kontrakto provizas lin ĝis mil dolaroj monate por efektivigi tiajn agojn inter la 2 de januaro 2021 ĝis 2022.

Inter la bildoj montritaj aperas Carla Josefina Velázquez, direktorino de la programo de civitana partopreno de la menciita instituto, kiu klare esprimis: “Mi mastras vin”.

La kuba registaro daŭre denuncas ke la insulo estas celo de jam preparita plano de milda puĉo, kaj en tiu kunteksto, homoj pagitaj  tra diversaj usonaj agentejoj kontraŭrevoluciaj ,  impulsas agojn por estigi konfrontadon inter la loĝantaro kaj la registaro.

Laŭ publikaj datumoj, dum la lastaj du jardekoj, Vaŝingtono dediĉis ĉirkaŭ 250 milionojn da dolaroj por siaj agresaj programoj kontraŭ Kubo.


Fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up