La sanitara situacio pro kronviruso en Pekino iĝas grava

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-06-16 10:24:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Pekino, jun 16 (RHK) La epidemia situacio en Pekino estas “tre grava”, avertis ĉi-marde reprezentanto de la urba estraro, post kiam cento da homoj estis kontaĝitaj de kronviruso pasintsemajne en la ĉina ĉefurbo.

Pekino estas en “kontraŭhorloĝa kurado” kontraŭ la kronviruso deklaris Xu Hejian, kiu sciigis ke la urbo de 21 milionoj da enloĝantoj, duobligis la strebojn kontraŭ la Covid-19 kaj nuntempe kapablas efektivigi pli ol 90 mil diagnozajn testojn tage.

Tiu ĉi epidemia reapero vekis la timonj pri “dua ondo” kaj la Monda Organizo pri Sano (OMS) sciigis ke ĝi atente sekvas la situacion en Pekino kaj menciis eblan sendon de pliaj spertuloj en la venontaj tagoj.

Marde, Pekino informis pri 27 novaj kazoj dum la lastaj 24 horoj, kio altigas la nombron ĝis 106 kazoj ene de 5 tagoj.

La reapero okazis en la giganta grandmerkato de Xinfadi, unu el la plej grandaj de Azio, kie la viruso estis eltrovita pasintsemajne.

La studentoj de baza kaj unuaj cikloj de meza studado povas daŭrigi siajn lecionojn hejme.

Ankaŭ estis raportitaj novaj kazoj en NovZelando en 25 tagoj.

Pasintsemajne, la aŭtoritatuloj anoncis ke ne estis pliaj kazoj aktivaj en la lando kaj retiriĝis ĉiuj limiĝoj naciaj samkiel la socia distanciĝo de sekureco kaj la limigoj de koncentriĝoj en la publika vojo.

Lunde, la ĉefministro Jacinta Ardern, klarigis ke ŝi ne deklaris la landon libera je la viruso ĉar “aperos novaj kazoj estonte”.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up