Pekino, subtena kolono de la internaciaj ekvilibroj de nia nuntempo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-08-09 08:23:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

 

Senatano Vito Petrocelli dum oficiala renkontiĝo kun Song Tao, tiama estro de la Internacia Departemento de KPĈ, Pekino 2018

Intervjuo de Pietro Fiocchi  kaj Chen Ji kun la itala Senatano Vito Petrocelli

-----Noto de la estro de la Internacia Departe  mento de la Komunista Partio en Italio kaj direktoro de la partia ĵurnalo “La Riscossa”, profesoro Alberto Lombardo:
Ni publikigas ĉi tiun intervjuon kun senatano Vito Petrocelli kiu estis Prezidanto de la 3-a Konstanta Komisiono (Eksteraj Aferoj, Elmigrado) de la Senato de 21 junio 2018 ĝis 12 majo 2022.

Li estis la iniciatinto de intensa parlamenta agado kun speciala atento al eksterpolitikaj aferoj. Ĉi tie ni ŝatus rememori la gravan viziton, kiun la Senatano faris al Ĉinio en 2018, kaj la lastan demandon ĉe la parlamento, kiun li faris la 28-an de junio - PETROCELLI, DESSÌ - al la Ministro pri Eksterlandaj Aferoj kaj Internacia Kunlaboro pri la politika kaj milita situacio en Libio.

La okazo pri lia "forigo" el la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj estis unu el la plej hontigaj paĝoj de la Respubliko. Petrocelli pagis pro sia kohereco: li ĉiam estis en totala malkonsento pri sendado de armiloj al Kievo. Klare, konscienclibero en la momento de la voĉdono validas por ĉiuj, krom tiuj, kiuj malkonsentas kun la submetiteco, kiun tiu ĉi Parlamento akceptis al la "pro-eŭropaj kaj atlantismaj" politikoj, kiuj kondukas al ruiniĝo de nia lando.

En la tago de la elekto de Stefania Craxi, kiu anstataŭigis lin por gvidi la Komisionon pri Eksterlandaj Aferoj, senatano Vito Petrocelli forlasis la 5-Stelan Movadon(Movimento 5Stelle estas unu el la italaj politikaj partioj) kaj petis aliĝi al la grupo CAL (Konstitucio Medio Laboro).

Sed ĉi tiu intervjuo fokusiĝas pri la 20-a Kongreso de la Ĉina Komunista Partio kaj la efiko kiun ĝi havos al Italio-----

“...la italoj bezonas rekte koni Ĉinion kaj pli bone konigi Italion al la ĉinoj”

Tutmondaj aferoj iĝas pli kaj pli komplikaj kaj pli kaj pli ofte oni disvastigas malverajn informojn, kiuj kreas maltataŭgaj opiniojn. Por reekvilibrigi la tendencojn ni devus pli kaj pli koni la ideojn kaj proponojn de fakuloj, kleruloj ktp. Unu  el ili estas certe Vito Petrocelli.

Vito Petrocelli estas senatano de la itala Respubliko kaj prezidanto de la duflanka sekcio Italio-Ĉinio de la Inter-parlamenta Unio.

En la jaro 2018 li estis invitita de la Internacia Departmento de la KPĈ al Ĉinio kaj en tiu ĉi okazo li gvidis la parlamentan delegacion por oficiale viziti Pekinon, Ĉongĉin kaj Xiamen.

En la jaro 2019 li partoprenis en Pekino la laboron de la Forumo de la Zono kaj Vojo por internacia kunlaborado. Ĉi septembron, je la fino de la monato, en Italio okazos tutnacia politika voĉdonado. Vito Petrocelli ne deziras partopreni ĝin, tamen ankaŭ ekster la Parlamento li daŭre okupiĝos pri internaciaj rilatoj kaj pri kunlaboro inter Italio kaj la tiel nomitaj “nealiancitaj ŝtatoj”, inter aliaj Ĉinio.

Do, ni donu la parolon al la senatano Vito Petrocelli...

La 20a Tutlanda Kongreso de la KPĈ estas en Ĉinio grava momento por la tuta popolo. Laŭ vi, ekster Ĉinio kia signifo kaj graveco tiu ĉi evento povus havi por alilandaj popoloj? Kaj por italoj?

La laboroj de la Nacia Kongreso de KPĈ estos atente sekvataj en ĉiuj landoj de la mondo, kaj de politikistoj kaj de ordinaraj civitanoj. La Kongreso determinas la novan politikan linion de la Partio kaj esprimas la novan gvidantaron, kiu devos efektivigi ĝin. Temas do pri evento, kiu havas la saman gravecon kiel la elektoj en la grandaj okcidentaj landoj.

Mi atendas multe da konfirmoj pri la aferoj jam ekzamenitaj dum la 19-a Kongreso, kaj mi kredas ke granda atento estos donita al la analizo de la interna kaj internacia projekcio de Ĉinio, precipe por la nova scenaro de internacia krizo kaj por la perspektivoj de nova malvarma milito.

Mi kredas, ke por Italio estos pli grave sekvi la ekonomiajn politikajn elektojn, kiuj eliros el la Kongreso.

Kian potencialon kaj kiujn perspektivojn vi vidas en la iniciato de Prezidanto Xi Jinping “La Zono kaj Vojo” rilate al la starigo de pli pozitivaj internaciaj rilatoj, pli efika kunlaboro kaj antaŭ ĉio rilate al la lukto kontraŭ malriĉeco en la mondo?

Mi daŭre estas granda subtenanto de la potencialo de la Iniciato Zono kaj Vojo kaj mi opinias, ke la subskribo de la Memorando de Interkompreno inter Italio kaj Ĉinio estas la plej bona strategia elekto farita de la registaro de Giuseppe Conte en 2019.

Mi partoprenis la duan Zono kaj Vojo Forumon por Internacia Kunlaboro en Pekino en aprilo 2019 por pli bone kompreni la potencialon de la iniciato lanĉita de prezidanto Xi Jinping.

Mi kredas, ke Italio havus la plej grandajn avantaĝojn rilate al plibonigo de maraj infrastrukturoj, en kunlaboro kun aliaj landoj, precipe afrikaj, konfirmante kaj pozitivan dialog-agendon por nia lando kaj ankaŭ, tiamaniere, ke Ĉinio ne havas novkoloniajn ambiciojn.

Ĉinio nun ekpaŝas al tutflanka konstruado de moderna socialisma lando, kiel vi taksas la evoluon kaj ekonomian disvolvon de la lando?

Mi opinias, ke la ĉefa defio, kiun Ĉinio ankoraŭ devas venki, estas tiu sperti la kontraŭdiron inter la estonteco, reprezentata de la konstruado de moderna, popola kaj partoprenita socialismo, kaj la nuntempo.

Socialismo kun ĉinaj trajtoj estis la motoro de la enorma ekonomia kaj socia disvolviĝo de la lando. Favore surprizus min, se la 20-a Kongreso alportus ankaŭ en la internan debaton la komparon kun aliaj spertoj de partoprena socialismo, kiel tiuj de iuj latin-amerikaj landoj.

La 20a Kongreso elektos novajn gvidantojn de la KPĈ. Kiuj estas viaj deziroj kaj ekspektoj de la nova gvidanta grupo?

Mi havis ŝancon konatiĝi kaj kunlabori kun iuj membroj de la gvidantaro de KPĈ dum la pasintaj 5 jaroj. Mi gvidis grandan parlamentan delegacion vizitantan Pekinon, Chongqing kaj Xiamen en novembro 2018. Mi antaŭenigis dialogon inter la itala Parlamento kaj la estraro de la Partio en  la Xinjiang-a Aŭtonoma Regiono.

Rekta kontakto estas la plej bona maniero konigi Ĉinion al la reprezentantoj de la itala popolo, ĝi estas la plej bona maniero por venki la malfidon trudita de okcidenta propagando.

Mi esperas, ke mi povos doni mian kontribuon ankaŭ kunlaborante kun la nova gvidantaro, ĉar Italio kaj la italoj bezonas rekte koni Ĉinion kaj pli bone konigi Italion al la ĉinoj.

Turismo, kulturo kaj komerco povas eĉ pli pliboniĝi se ni konservas fortajn politikajn rilatojn.

Fonto: La Riscossa - https://www.lariscossa.info/pechino-colonna-portante-degli-equilibri-internazionali-del-nostro-tempo/

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up