Instituto Finlay prezentas siajn rezultojn pri la vakcina kandidato antaŭ la internaciaj organizoj pri sano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-09-03 09:47:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Prezentas Kubo rezultojn de vakcina kandiato al la  organizoj pri sano

Havano, sep 3 (RHK) Gvidantoj de la instituto Finlay de vakcinoj havis virtualan renkontiĝon kun specialistoj de la organizoj tutamerika kaj monda pri sano (OPS/OMS), kie ili debatis pri la avancoj de la vakcina kandidato kuba.

La renkontiĝo okazis en la sidejo de la organizoj en Kubo kaj havis la partoprenon de la spertuloj de la koalicio por Epidemic Preparedness Innovations (CEPI), tiel informis per Tvitero Carlos Fidel Martin Rodríguez, direktoro tutlanda de ekonomiaj organismoj internaciaj de la ministerio de ekstera komerco kaj fremdaj investoj (Mincex).

Soberana 01 estas la nomo de la klinika elprovo fazo I/II, kiu validigos la efikecon de la vakcina kandidato kuba, kiu estis aplikita al grupo da volontuloj la pasintan 24-an de aŭgusto.

Por tio oni laboras per volontuloj el du grupoj inter 19 kaj 59 jaroj kaj aliaj de 60 ĝis 80 jaroj, al kiuj oni aplikas malsamajn dozojn de la medikamento; la ciklo de la esploro etendiĝas ĝis 28 tagoj. Dum tiu periodo oni elprenas sangon kvar foje al la pacientoj.

Oni ellaboris industrian strategion, kiu ebligos disponigi  je milionoj da dozoj bezonataj por protekti la kuban loĝantaron, kiam estu kontentige finitaj la esplorlaboroj.

La specialistoj envolvitaj en la esploro fieras pri la rezultoj atingitaj ĝis nun, ĉar pasis semajnoj de intensa laboro, sinofero kaj streĉigaj tagoj, en kiuj oni havis la saĝon kaj sindevigon de tiu ĉi scienca komunumo, kiu havas kiel prioritaton la sanon kaj vivosavadon.

Oni certigas al la insula loĝantaro, ke la sciencistoj ne ripozos ĝis la momento, kiam ĉiuj kubanoj estu protektitaj per la vakcino kontraŭ tiu malsano, sed ankaŭ atentigas ĉiujn, ke nun  gravas daŭre sin protekti per la higienaj kaj sanitaraj regulaĵoj orientitaj de la ministerio pri publika sano por alfronti la pandemion.

La instituto Finlay de Vakcinoj posedas pli ol 30 jaroj da spertoj en la evoluigo de vakcinoj, kaj la fakto ke ili disponas je platformoj evoluigitaj por aliaj epidemioj, specife por la epidemio de la meningito en la 80-aj jaroj pasintjarcente, ebligis la atingon de tiuj ĉi elstaraj rezultoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up