Nova leĝo pri sano por nuntempo kaj estonteco

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-12-26 09:26:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Nova leĝo pri sano por nuntempo kaj estonteco

De Roberto Morejón

La Kuba Ŝtato reasertas sian aktivan kaj respondecan partoprenon en servoj en la nova prisano-leĝo, ĵus aprobita en la parlamento.

En tempo, kiam privata medicino daŭre prosperas en la mondo kaj multaj sektoroj kun meza kaj malalta mona enspezo postulas ŝtatan sanhelpon, novaj prerogativoj kaj servoj en ĉi tiu kampo estas agnoskitaj en la plej granda el Antiloj.

Estas vere, ke en ĉi tiu kariba nacio ekzistis leĝo pri sano aprobita antaŭ kvar jardekoj, kiu rekomendis liberan aliron por civitanoj al hospitaloj, poliklinikoj, familiaj kuracistoj en kvartaloj kaj aliaj helpoj.

Sed la medicino kaj la socio progresas kaj malkovroj, proceduroj kaj universalaj strategioj pligrandiĝas, tial en Kubo oni decidis aliĝi al internaciaj sukcesoj.

La novaj regularoj, priskribitaj kiel novigaj de spertuloj kaj oficistoj, havas la signifon aldoni aferojn rilatajn al la decido pri la fino de vivo, markas la rilaton kun faŭno, flaŭro kaj medio kaj difinas la profilaktikan, reklaman kaj preventan orientiĝon kontraŭ la malsanoj.

Krom reaserti la solidarecan naturon de la sansistemo, inkluzive de helpo eksterlande, la nova gvidlinio subtenas la principon de kvalito en servoj al civitanoj.

Kaj tiu signifo etendiĝas al helpreproduktaj teknikoj en malfekundaj paroj, inter aliaj protektoj derivitaj de la aprobo en la tero de José de Martí de moderna Familia Kodo.

Kaj tre grava afero estas reliefigita en la nova Sanleĝo en Kubo, la taŭga protekto de laboristoj kiuj antaŭvidas kaj kuracas malsanojn la tutan jaron.

Celita por certigi strategian perspektivon por la venontaj jaroj, la referenca jura instanco alvenas en malfacilaj cirkonstancoj, ĉar prizorgado en sanaj institucioj ne evitas akcentajn materiajn mankojn.

Ĉi tio estas pro la plifortigita usona blokado, financaj konsekvencoj de la malfacila periodo  alfronti la pandemion, la efikoj de la internacia krizo kaj la realo, ke la lando estas malpermesita aliri bankajn pruntojn.

Hospitaloj kaj poliklinikoj devas klopodi por kompensi mankon de provizoj kaj ekipaĵdifektoj, sed la tradicia profesiismo kaj altruismo de kuracistoj, flegistinoj kaj teknikistoj provas kontraŭstari malfeliĉojn.

La nova Sanleĝo protektas ĉi tiun zorgon kaj atenton de supera jura aliro.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up