La kuba parlamento iniciatas intensan laboragendon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-05-22 09:37:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Cubadebate

La alvoko farita de la ŝtata konsilantaro de Kubo al eksterordinara sesio de la parlamento la  25-an de majo,  konfirmas la volon de tiu organo avanci kiel eble plej rapide en la plenumo de intensa laboragendo, kiu inkluzivas aktualiĝon pri la ekonomia situacio de la lando.

Fakte, post 2019, kiam Kubo aprobis novan konstitucion, la nacia asembleo de la popola povo, tio estas, la parlamento, ekplenumis intensan leĝofaran laboron por krei la tutan leĝaron kongruan al la nova konstitucio. Pro tio, la naŭa leĝofaro dum la lastaj tri jaroj aprobis pli ol 30 novajn leĝojn, ekzemple, nova punkodo, nova leĝo pri medio kaj protektado, nova leĝo pri nutra suvereno kaj nutra sekureco, leĝo pri urbanismo, nova leĝo de la prokurorejo kaj de la kontrolejo, kaj nova leĝo pri familioj.

Nun elektiĝis nova parlamenta leĝofaro post la balotoj de pasinta monato marto, kiu en aprilo estis starigita kun 470 deputitoj, kiuj en la unua eksterordinara sesio oficiale enposteniĝis kaj elektis la prezidenton kaj vicprezidenton de la respubliko, fakte, ili ambaŭ estis reelektitaj por dua mandatperiodo.

Nun, post alvoko de la ŝtata konsilantaro, ili sesios en pleno la 25-an de majo, sed fakte la laborkomisionoj eklaboros la 23-an kaj 24-an de majo laŭ siaj diversaj taskoj kaj raportos en la pleno pri tagordoj kaj kalendaro de agadoj por la periodo.

En tiu ĉi sesio,  la parlamento oficiale  starigos  la konstantajn laborkomisionojn. Ankaŭ ĝi devos aprobi la leĝofaran kalendaron, kiu inkluzivas pli ol 40 leĝojn por la venontaj kvin jaroj.

En tiu ĉi laborsesio la deputitoj ankaŭ  debatos por aprobi la  leĝon pri socia komunikado, kies versio 34-a rezultis el plurmonataj analizoj kaj konsultiĝoj kun fakuloj, aŭtoritatoj, studentoj kaj la loĝantaro ĝenerale per diversaj komunik-kanaloj.

Ĝi obeas al konstitucia postulo starigi kaj leĝigi la sistemon de socia komunikado en la insulo. Temas pri la unua tiaspeca leĝo iam ajn proponita en Kubo.

Post la konsultiĝoj komencitaj en julio 2022 ĝis nun,  oni analizis pli ol 1 400 opiniojn kaj aliajn konsiderojn ricevitajn de  pli ol 7 mil personoj. Rezulte,  estiĝis transformoj en pli ol 79,71%  de la originaj artikoloj.

La nuna projekto estas frukto de kolektiva konstruo, asertis la membroj de la redakto-komisiono inter kiuj estas membroj de la asocioj de komunikistoj kaj de la unuiĝo de kubaj ĵurnalistoj plus profesoroj de la fakultaro pri komunikado, kaj aliaj fakuloj. Cetere, Kubo neniam havis leĝon pri komunikado, kaj tiu ĉi  estas grava paŝo en la celo ordigi ĝin.

La projekto enhavas 69 ŝanĝojn  enhave kaj forme, kio reprezentas 59,48%  de transformoj rilate al la origina teksto en la antaŭa versio.Dum la pasinta semajno ĝi denove estis analizita de la deputitoj por klarigi dubojn, fari rekomendojn al la redaktistoj kaj atingi pli grandan akordiĝon inter la akademio, la profesiuloj kaj la socio ĝenerale kiel parto de ampleksa ekzerco kolektiva por pliriĉigi la novan leĝon.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up