Rolo de bibliotekoj okaze de la jubileo 44-a de Esperanto en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-06-16 09:24:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bildo: Informa Fako KEA

La 16-an de junio de la jaro 1979, post kelkaj fruaj klopodoj, naskiĝis la nuna   Kuba Esperanto-Asocio.  Pri ĝi ni devas diri ke ekde 1979 la asocio daŭre  kunordigis laborojn kun diversaj instancoj de  la kulturo kaj edukado nialande.

Ĝi sukcesis dum 44 jaroj ne nur instrui la lingvon, informi pri ĝi kaj kunordigi komunuman vivon, sed ankaŭ okazigi du universalajn kongresojn,  ankaŭ de junuloj, infanoj kaj insturistoj, du tutamerikajn kongresojn, landajn kongresojn kaj festivalojn, inter aliaj.  

Diversaj libroj de la kuba literaturo  eldonitaj en Esperanto  kaj tiu ĉi  radioelsendoj  de Radio Havano Kubo,  ankaŭ estas fruktoj de la asocia agado. Nuntempe, post la pandemia situacio, oni iom post iom reprenis la asocian vivon kaj ĉeestajn renkontiĝojn lokajn, krom diversajn kursojn.

Malgraŭ manko de monrimedoj por organizi tutlandan kongreson dum tiu ĉi jaro kaj la sekva, la asocio ne pretervidos la ŝancon festi la 44-an jubileon.

Ĝi ekigis informan kampanjon sub la temo Bibliotekoj kaj ĝia rolo en la disvastigo de Esperanto en Kubo.

La centra renkontiĝo okaze de la jubileo, efektiviĝos sabate la 17-a en la Nacia Sidejo de KEA kaj Esperanto-centro de Havano kaj la 24-an de junio okazos renkontiĝo en la provinca biblioteko Máximo Gómez, kiu markis turnopunkton en la naskiĝo de la asocio.

Kiel pasintjare, KEA  invitas ĉiujn kubajn geesperantistojn profiti la fondo-datrevenon de nia landa asocio por daŭre studi, legi kaj laboripor disvastigi Esperanton.

En la jaro de nia postpandemia restarto, niaj celoj unuigi homojn kaj fortigi solidarecon sendiskriminacian, devas esti daŭre defendataj.

Per niaj individuaj kaj grupaj iniciatoj kaj uzo de la lingvo, ni kontribuu al pluvivigo de la Internacia Lingvo en Kubo kaj monde.

Indas memori tiujn, kiuj pioniere eklernis kaj disvastigis la lingvon jam en la pasinta jarcento. Ili sukcesis aperigi la unuan artikolon pri Esperanto en landa gazeto, La Rapida Skribo (La Escritura Veloz) organo de la stenografia asocio, en aprilo 1904.

Ankaŭ indas diskonigi la meritplenan propagandan laboron faritan de la elstara intelektulo d-ro Fernando Ortiz, internacie renoma pro siaj studoj sociologiaj, juraj, antropologiaj kaj folkloraj. Li restas ĝis nun la plej elstara kuba intelektulo, kiu propagandis favore al la solvo de la tutmonda lingva problemo pere de Esperanto.

En la jaro 44-a de Kuba Esperanto-Asocio ĝia celaro daŭre validas por kontribui al lingva interkompreniĝo interhoma. Via esperantumado estos grava kontribuo al tiu celo. Gratulojn al KEA kaj al la kuba esperantistaro.


#KubaEsperantoAsocio44

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up