KERO: la kuba esperantistaro trejniĝas

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-03-16 10:49:34

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
rivero Seibabo

Feriejo Rio Seibabo, 18-22 marto, KERO 2015

Por la 4-a fojo sesios en Kubo, la kuba esperanto-renkontiĝo KERO. Temas pri tutlanda renkontiĝo kiu arigas la landan esperantistaron por ĝui varian programon, kies ĉefa plado estas seminario pri aktivula trejnado (AKTO), krome, okazos paroligaj kursoj, turisma kaj kulturkleriga programo kun E-kabaredo, koncerto kaj balo.

La Seminario pri Aktivula Trejnado (AKTO)

Celo: trejni la ĉefajn gvidantojn kaj aktivulojn de KEA cele al akiro de pliaj konoj pri ĉiuj laborkampoj  kaj argumentoj,  kiuj kontribuos al pli realisma kaj trafa informa kaj varba  laboro, al plialtigo de la lingvaj konoj kaj al utiligo de la lingvo.

Difino de AKTO-Seminario en KERO 2015

Trejni la aktivularon celkonscie al plia profesiiĝo kaj transdoni spertojn al novuloj kaj interŝanĝi spertojn en la diversaj agadkampoj starigitaj de UEA, konkrete en la kuba realo, pri Konsciigo, Kapabliko kaj Komunumo, nome, Utiligo.

Konsciigo: Strategio kaj praktiko de Esperanto-informado en Kubo.

Ĝi efektiviĝos en tri momentoj apartaj, unue, rilate al la kuba kunteksto kie estos pritraktata skizo pri la lingvo-instruado en Kubo; kiel movada fono prezentiĝos kronologio pri Esperanto en Kubo kaj sekve sur sciencaj bazoj ni alproksimiĝos al eblaj uzantoj, kaj internaj kaj eksteraj potencialaj uzantoj.

En dua momento oni traktos la temon kiel paroli kaj verki pri Esperanto, kaj okazos  faka prezento (danke al  speciala invitito) pri la ĵurnalisma mondo kaj manieroj interrilati al amaskomunikiloj; alia interesa propono rilatos al la maniero prezenti projektojn kaj laste, en laborgrupoj,  oni konkrete interagos pri la traktitaj temoj kaj difinos la liston de  festotagoj kubaj, laŭ la listo de UEA.

Kapabligo: Instruado

Kun la celo altigi la lingvajn konojn de la instruantoj kaj estontaj instruistoj, tiu ĉi seminario pritraktos kernajn temojn ligitajn al instrumetodoj, instrumaterialoj,  ekzamenoj, kaj subteno al la instruistaro enlande  pro la graveco de tiu ĉi agado en la plenumo de la respondeco de KEA  disvastigi Esperanton. Kiel parto de la programo okazos kunsido de la kuba ILEI-sekcio kies rolo pli kaj pli kreskadas dum la lastaj jaroj.

Utiligo: Kiel agi internacia per Esperanto?

Dum tiu ĉi sesio oni celas trovi respondon al la demando Kion fari post la kurso? Okazos prezento pri fakiĝo kaj aparteno al internacia fakgrupo; pri Vikipedio kaj Esperanto, Vikipedio en la hispana; eblecoj pri internaciaj eventoj kaj prelegvojaĝoj, la kuba enciklopedio Ecured; radioamatorismo; skrablo kaj laste okazos sesio en laborgrupoj pri la koncerja temoj.

 



Komentarioj

  • Leo De Cooman's gravatar
    Leo De Cooman
    17/03/2015 04:29 am

    Ĉu mi rajtas rimarkigi, ke ne temas pri "poŝta adreso", sed pri "retpoŝta adreso"? Mi provis enmeti mian poŝtan adreson, sed la sistemo ne povis sendi mian mesaĝon. Mi supozas, ke ĝi kontrolas la eneston de la signo @, eble ankaŭ la foresto de spacetoj kaj punktoj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up