De antaŭ kelkaj tagoj vizitis Havanon la lerneja ŝipo de la venezuela armeo, Simón Bolívar, kiu ĉi-foje efektivigis vojaĝon omaĝe al PETROCARIBE, institucio kreita danke al iniciato de la venezuela prezidento Hugo Chávez, por atingi energetikan sendependecon de la regiono.... Legu pli


Esperanto en Kubo ekis komence de la pasinta jarcento, koincide kun la fondo de Esperanto-asocioj en kelkaj amerikaj landoj. La unua artikolo favora al Esperanto aperis en la revuo La Rapida Skribo, organo de la Stenografia Asocio, en aprilo 1904.... Legu pli


Reprezentantoj de registaroj, organizoj internaciaj kaj spertuloj koincidis en Havano pri la bezono de taŭga uzado de la teknologioj de informado kaj komunikado (TICs) favore al edukado kaj fronte al hegemonioj.... Legu pli


Kubo forte kandidatas al la Komitato de la Monda Heredaĵo de UNESCO, pro la agado de la insulo por konservadi la valorojn, tradiciojn kaj posedaĵojn de la kuba socio.... Legu pli


En la nuna tutmondiĝa procezo indas starigi kelkajn demandojn, ĉar evidentas ke multaj konceptoj suferas modifojn, kaj sekve, bezonatas postlasi antaŭajn viziojn fermitajn pri la diverseco.... Legu pli


Kun la celo plifortigi la enlandan agadon por Esperanto, Kuba Esperanto-Asocio okazigis la nacian renkontiĝon KERO 2015, - la 4-a eldono de tiu ĉi tutlanda renkontiĝo-, ĉi-foje okazinta en la centra provinco Villa Clara, inter la 18-a kaj 22-a de marto. La feriejo nomata Rivero Seibabo estis oportuna spaco, kiu arigis pli ol 100 partoprenantojn el 12 provincoj.... Legu pli


Kubo posedas edukan sistemon kun mirindaj sukcesoj, tamen, la gvidantoj de la ministerio pri edukado, la familioj kaj la komunumo koincidas pri la bezono forigi mankojn kaj barojn, kaj por tion atingi oni devas multe labori.... Legu pli


rivero Seibabo

Por la 4-a fojo sesios en Kubo, la kuba esperanto-renkontiĝo KERO. Temas pri tutlanda renkontiĝo kiu arigas la landan esperantistaron por ĝui varian programon, kies ĉefa plado estas seminario pri aktivula trejnado (AKTO), krome, okazos paroligaj kursoj, turisma kaj kulturkleriga programo kun E-kabaredo, koncerto kaj balo.... Legu pli


La 20-an de novembro prof. Małgorzata Omilanowska, la pola ministro pri kulturo kaj nacia heredaĵo, aprobis lokigon de la lingvo Esperanto sur la "Polan liston de nemateria kultura heredaĵo".... Legu pli


En la tutmondiĝa modelo, kiel oni povas proksimigi personojn kulture diferencajn, socie diversajn kaj geografie forajn? Kie estas la limoj de la identeco? La konceptoj de kulturo kaj identeco estas streĉe ligitaj kaj nedisigeblaj en sociologio kaj antropologio. La identeco povas konsisti en la distinga alpropriĝo de certaj kulturaj repertuaroj ekzistantaj en nia socia ĉirkaŭaĵo, en nia grupo, en nia socio.... Legu pli


La kubanoj atendas la aplikon de la monunuiĝo, procezo taksata kiel kompleksa flanke de la insulaj aŭtoritatuloj kaj fakuloj, tamen, bonefika ĉar ĝi devas restarigi la valoron de la kuba peso kaj ties monfunkciojn. ... Legu pli


Sendube la amerika kontinento daŭre estas granda lingvistika mozaiko kaj pro tio multaj prilingvaj fakuloj sin demandas kiel administri tiun ĉi multlingvismon ¿Kiajn kriteriojn sekvi por garantii konservadon de amerika lingva ekologio ene de integra spaco? Kaj konsekvence, al kiaspeca integriĝo ni devas aliĝi ĉu al inkluziva aŭ ekskluda ? Oni devas scii ĉu niakaze plurlingvismo konsistigas faktoron evolupovan aŭ retroiran.... Legu pli


Okaze de la Internacia Tago de Indiĝenaj Popoloj, la 9-an de aŭgusto, kiu estis proklamita de Unuiĝintaj Nacioj en decembro 1994 kaj unuafoje prifestita en 1985, pasintjare la ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon sendis mesaĝon al la mondo en kiu li reliefigis ke, ekde la adopto antaŭ kvin jaroj de la Deklaracio de Unuiĝintaj Nacioj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj, unuopaj indiĝenoj kaj indiĝenaj grupoj utiligas tradiciajn kaj novajn amaskomunikilojn por paroli pri si kaj aŭdigi sian voĉon, sed en vero oni devas diri ke tio ankoraŭ ne sufiĉas.... Legu pli


Kiel parto de pli ol 50 jara politiko detrui la kuban revolucion, la malamikoj de Kubo obstine volas tordi la trajektorion kaj konduki la insulon tra necertaj vojoj.... Legu pli


Dum tiuj ĉi tagoj okazas en Havano internacia evento pri la vivo kaj verko de la Nacia Apostolo de Kubo, José Martí, kiu arigas intelektulojn de nia lando kaj aliaj mondopartoj sub la aŭspicio de la kuba societo kultura kiu portas la nomon de tiu elstara filo de nia lando.... Legu pli


up