Agadoj rilate al mediprotektado en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-12-20 09:03:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Mediprotektado en Kubo en 2018

Resume  pri la agadoj de Kubo rilate al mediprotektado, indas rememori ke en la kariba insulo ekzistas integrala politiko ŝtata celanta apliki nacian strategion por alfronti la klimatan ŝanĝiĝon. Tiu ĉi programo estas konata kiel Tasko Vivo.

La ministrino pri scienco, teknologio kaj medio, Elba Rosa Pérez Montoya, klarigis dum la ordinara sesio de la nacia parlamento,  la studojn pri media risko kiuj estis faritaj ĝis la nuna momento kaj la aktualigon de la esploroj en ĉiu teritorio.

Ŝi konfirmis ke estis pristuditaj aferoj rilataj al la mara enpenetro, la marborda protekto, la maraltiĝo kaj solvoj tiucelaj, interalie. Dum la jaro 2018 oni faris diversajn kontroltaskojn pri la temo en 12 el la 15 kubaj provincoj.

La ministrino aldonis ke ĝis nun, oni finis 109 studojn pri danĝero, vundebleco kaj risko, kaj oni efektivigas aliajn 46 studojn, el il 22 pristudas la danĝerojn naturajn, 11 el teknologia origino kaj aliaj 13 sanitaraj. Same, estis aprobita alia studo pri danĝero, vundebleco kaj risko pro sekeco en la orienta provinco Santiago de Kubo.

En la lando oni ellaboris la mapon de atentigo pri la altiĝo de la averaĝa marnivelo pro la klimata ŝanĝiĝo. Oni kalkulas ke la maraltiĝo kreskis dum la lastaj jaroj. Okdekvin elcento de la sablaj plaĝoj de Kubo prezentas spurojn de erosiado: 23 kun intensa erosiado kaj 195 kun meza erosiado. 

La kuba fakulino precizigis ke laŭ kolektitaj pruvoj, por la jaro 2050 la insulo perdos pli ol 2 691 kvadratajn kilometrojn da tero, tio estas, 2,3& de la nacia teritorio. Por 2100, oni kalkulas perdon super 6 371 kvadratajn kilometrojn, tio estas, 5,5% de la nacia teritorio. Ŝi ratifis ke ekzistas 574 loĝlokoj homaj kaj 263 akvofontoj vundeblaj  pro enmiksiĝo de mara salo.

Dum la jaro 2018 Kubo plu evoluigis la instaladon de eolaj parkoj, sunpaneloj kaj minihidroelektrejoj, kun la celo pliigi la produktadon de pura energio.

Por plenumi tiajn celojn la insulo devas kreskigi la ĉeeston de renovigeblaj energifontoj en la elektra generado ĝis 24%. La biomaso reprezentas 14%. La eola energio konsistigos 6% de la energetika matrico, kaj plu evoluos en tiu sama ordo la fotovolta sunenergio kaj la hidroenergio.

Ĉio ĉi ebligos al Kubo anstataŭigi 1,75 milionojn da tunoj de fosiliaj krudaĵoj jare kaj ĉesi emision al la atmosfero je  6 milionoj da tunoj de dioksida karbono.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up